Hans von Hammerstein-Equord

aŭstra politikisto

Hans von Hammerstein-Equord (naskiĝinta la 5-an de oktobro 1881 en Loosdorf/Distrikto Melk, mortinta la 9-an de aŭgusto 1947 en Micheldorf/Distrikto Kirchdorf an der Krems) estis aŭstra verkisto kaj politikisto konservativisma.

Hans von Hammerstein-Equord
Persona informo
Hans von Hammerstein-Equord
Naskiĝo 5-an de oktobro 1881 (1881-10-05)
en Schloss Sitzenthal
Morto 9-an de aŭgusto 1947 (1947-08-09) (65-jaraĝa)
en Micheldorf
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kastelo Sitzenthal apud Loosdorf, kie Hammerstein-Equord naskiĝis

Vivo redakti

Hans originas el germana, en Aŭstrio setlinta nobela dinastio. Lia patro estis Helge von Hammerstein-Equord dume la patrino estis el la familio de la grafoj de Stolberg. Li frekventis lernejojn en Vieno, ĉe la jezuitoj en Bohosudov/Regiono Ústí nad Labem kaj en Brixen antaŭ ol studi jurscienojn en Vieno, Munkeno kaj Marburg. En la 6.12.1924 li nuptis en Salcburgo Anna Christiane Zeleny (1902–1980), kun kiu li havis tri infanojn, Hans Georg (* 1925), Elisabeth (* 1931) kaj Franziska-Ulrike (* 1936).

Sian oficistan karieron li komencis ĉe diversaj politikaj instancoj de Supra Aŭstrio. Post civila kaj milita servoj inter septembro 1914 kaj majo 1918 Hammerstein iĝis landa registarsekretario. En la 16.8.1923 li iĝis distriktestro de Distrikto Braunau am Inn. En 1924 honore titoligis lin kanceliero Ignaz Seipel Landesregierungsrat. Ekde la 1.1.1934 Hammerstein estis sekurecdirektoro de Supra Aŭstrio. Jam post 7 monatoj li igiĝ en la 29.7.1934 estro de la publika sekureco por la tuta respubliko laŭ instigo de kanceliero Kurt Schuschnigg. En 1936 li estis mallongan tempon eĉ ministro pri justico. Ekde la 30.11.1936 li estis sekciestro en la kanceliera oficejo ksj disponigitis je la edukadministerio. Lia ĉefa tasko estis fari kulturpropagando. Tuj post Anschluss li pensiuliĝis je malgrandigita pensiono. Ekde 1943 li devis dummilite servi en la konstruadsekcio de la oficejo en Kirchdorf. Malliberiĝo lia estis en la 21.7.1944 kaj li deportitis je la komenco de majo 1945 al Koncentrejo Mauthausen. Lia mortigo ne okazis nur pro la baldaŭa militfino. Oficista rehabilitiĝo komenciĝis en la 1.1.1946, sed paralele li ricevis kuracformpermeson.[1]

Inter 1935 kaj 1938 Hammerstein estis prezidanto de la aŭstria PEN-klubo. Placo en Braunau nomitis por li.

Verkado redakti

Hammerstein intence elektis kiel eble plej trankvilan oficistan vivon por povi verki paralele. Jam dumgimnazitempe li publikigis poezivolumon sub pseŭdonimo Stein, per kio li kvazaŭ riskis forsendiĝon disde la bohemuja lernejo. Lia verkaro estiĝis inter 1911 kaj 1936 kaj senteblas en ĝi influo de romantikismo kaj mitoj de nordaj dioj. Li intence verkis kontraŭ modernaj modoj kaj klopodis ke la artistoj aliris la popolon. Psikologiaĵoj enverkare mankas, sed gravas rilato intima inter naturo kaj intriguloj. Li verkis i.a. fabelojn, romanojn, versrakontojn, lirikaĵojn kaj eĉ unu dramon. La romano Wald (1923) estas ekz. regionhistoriaĵo el la patrujo, la romano Die finnischen Reiter (1933) romano situigita en la tempo de Tridekjara milito. La epopeo Die Asen (1928) enhavas intrigon de nordĝermana mitologio.

Rolo dum momentoj krucaj redakti

 
Tombo de Hans von Hammerstein kaj de lia edzino Anna en Kirchdorf an der Krems

Estante distriktestro de Braunau Hammerstein-Equord konfrontiĝis je politikaj ribeloj maldekstraj kaj dekstraj (socialdemokratoj, nazioj, Heimwehr-anoj); lia negativa sinteno je nacisocialismo baziĝas ankaŭ sur kvereloj tiutempoj kiam li rimarkis ties bonegajn taktikojn en politikaj debatoj kaj bataletoj. Gravan rolon ludis li ankaŭ en februaro 1934 dum la ĉesigo de la aŭstria interna milito. La malpermeso de socialdemokratio en Aŭstrio ja komenciĝis en la ĉefurbo de Supra Aŭstrio, en Linz. Diskuteblas la supozoj de Hammerstein-Equord ke ekzistus ĉe la linz-aj maltrankvilaĝoj kunlaboro inter socialdemokratoj kaj nazioj.[2] En la rolo de sekurecdirektoro Hammerstein ege aktivis en 1934 ĉe la puĉprovo de nazioj en julio 1934. Poste lian oficon havis Peter Revertera-Salandra. Li frue mortis pro malbona traktado dum la interniĝo en koncentrejo nacisocialisma.

Verkaro redakti

  • 1911: Die blaue Blume (novelo fabela)
  • 1913 Roland und Rotraut (romano)
  • 1916: Februar (romano)
  • 1917: Walpurga, eine deutscheLegende
  • 1919: Schloß Rendezvous; Zwischen Traum und Tagen (poemoj); Der Glassturz, ein Salonmärchen
  • 1920: Das Tagebuch d. Natur (poemoj)
  • 1921 Ritter, Tod und Teufel (Roman)
  • 1922 Mangold von Eberstein (=dua volumo de Ritter, Tod und Teufel)
  • 1923 Wald (Erzählung);
  • 1925: Die Ungarn (novelo historia)
  • 1933 Die finnischen Reiter (romano)
  • 1930: Die schöne Akeley
  • 1935: Der Wanderer im Abend (poemoj)
  • 1936: Frauenschuh und andere Märchen; Die gelbe Mauer (romano)
  • 1937: Wiedergeburt der Menschlichkeit (eseo)
  • 1938: Der letzte Babenberger (dramo historia, neniam eldonita)
  • 1961: (postmorte, eldonite de M. Schmitz): Der letzte Erbe

Notoj redakti

  1. Harry Slapnicka: Hans von Hammerstein-Equord: Beamter, Politiker, Dichter. In: Harry Slapnicka (Hrsg.); Hans von Hammerstein: Im Anfang war der Mord: Erlebnisse als Bezirkshauptmann von Braunau am Inn und als Sicherheitsdirektor von Oberösterreich in den Jahren 1933 und 1934. Oldenbourg, München 1981, ISBN 3-486-50121-6. (Studien und Quellen zur österreichischen Zeitgeschichte; Bd. 3).
  2. Hans von Hammerstein: Im Anfang war der Mord: Erlebnisse als Bezirkshauptmann von Braunau am Inn und als Sicherheitsdirektor von Oberösterreich in den Jahren 1933 und 1934. Oldenbourg, München 1981, ISBN 3-486-50121-6, S. 115ff. (Studien und Quellen zur österreichischen Zeitgeschichte; Bd. 3)

Literaturo redakti

  • Harry Slapnicka: Oberösterreich – Die politische Führungsschicht 1918 bis 1938. Oberösterreichischer Landesverlag, Linz 1976, ISBN 3-85214-163-X, p. 114–116

Eksteraj ligiloj redakti