Hans Suess, konata kiel Hans von Kulmbach, estis germana artisto. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1480 en Kulmbach, Frankonio kaj mortis antaŭ la 3a de decembro 1522 en Nurenbergo.[1] Hans von Kulmbach estis la artisto kiu kreis la Altaron de Sankta Johano en Krakovo.

Hans von Kulmbach
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1476 (1476-01-01)
en Kulmbach
Morto 3-an de decembro 1522 (1522-12-03) (46-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • ilustristo • konstrua desegnisto • ksilografiisto
Verkoj Crucifixion of Christ
The Calling of St Peter
vdr

Kulmbach probable alvenis en Nurenbergon ĉirkaŭ 1505. Li ricevis instruado de Jacopo de' Barbari, kiu dum iom da tempo laboris en Nurenbergo. Von Kulmbach poste estis metilernanto kun Albrecht Dürer kaj post Dürer retiriĝis el pentrado de altareroj en 1510 Kulmbach ricevis plej el liaj antaŭaj mendoj. Kulmbach havis sian propran atelieron en Nurenbergo kaj foje laboris en Krakovo. Li kreis ankaŭ artaĵojn por la imperiestro Maksimiliano la 1-a kaj por la Margravo Kasimiro Hohenzollern von Brandenburg-Kulmbach. Liaj plej bonkvalitaj verkoj estis vitraloj en preĝejoj, kiel la Maksimiliana Vitralo, la Margrava Vitralo en Sankta Sebaldo en Nurenbergo, la Vitralo Welser de la Frauenkirche kaj la Nikolaus altaro en la Lorenzkirche. En 1511 li finigis la altaron de Sankta Mario de Skałka en Krakovo. La altaro de Katerino kaj Sankta Johano ankaŭ en Krakovo, estas inter liaj plej bonkvalitaj verkoj.

Galerio redakti

Notoj redakti

  1. John Denison Champlin, Charles Callahan, Cyclopedia of Painters and Paintings New York, Publisher: Charles Scribner's Sons. Paĝo 414. alirita la 24an de junio 2019.