Hans von SEECKT (n. 22-an de aprilo 1866, Schleswig, Prusio - m. 27-an de decembro 1936, Berlin) estis germana generalo, ekde 1920 ĝis 1926 gvidanto de Reichswehr; oni reorganizis la germanan armeon dum la Vajmara Respubliko.

Hans von Seeckt
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1866 (1866-04-22)
en Schleswig
Morto 27-an de decembro 1936 (1936-12-27) (70-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Invalids' Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Richard Seeckt
Edz(in)o Dorothee von Seeckt
Okupo
Okupo politikistooficiro
vdr
Hans von Seeckt kaj Otto Gessler, 1930

Seeckt iĝis oficiro en 1885 kaj en 1889 jam iĝis membro de la armea gvidantaro. Li estis komandanto de la 11-a armeo dum la unua mondmilito (februaro de 1915.), pli poste generalstaba gvidanto de la turka armeo.

Post kiam oni nomumis lin en novembro de 1919 al gvidanto de armea komandejo (Truppenamt), li sekrete establis malgrandan, sed fortan armeon. Li rekonis gravecon de la rusaj-germana asocio, tiel li apogis la traktaton de Rapallo (16-an de aprilo 1922) kaj li instigis ligon de pluaj sekretaj traktatoj kun la rusoj. La germanoj partoprenis en instruo de la sovetaj armeaj unuoj kaj finance apogis elkonstruon de la soveta malpeza industrio, reciproke la Reichswehr rajtis kaj ekzercis soldataron de la tankoj, aviadiloj sur teritorio de Sovetunio, elprovi novajn armilojn. Tiel Germanio evitis la devigojn de la versailles-a packontrakto.

Seeckt klopodis eviti la internajn konfliktojn en la armeo, tiel rezervi la reputacion kaj potencon de la armeo. Li faris do du gravajn erarojn en 1926: permesis la duelon inter la oficiroj kaj permesis ankaŭ partoprenon de Hohenzollern-princo en gvidanto de la Reichswehr. Li demisiis pro la publika kaj parlamenta indigno (8-an de oktobro 1926). Post tio li estis konservativa parlamentano en Reichstag (1930-32), poste agadis kiel konsilisto de la ĉina nacia armeo (1934-35).

Memuaroj redakti

  • Aus meinem Leben (1938)
  • Aus seinem Leben (1940)

Vidu ankaŭ redakti