Hansa Rostock

germana sporta kaj aparte futbala klubo

La klubo FC Hansa Rostock estas futbalklubo el la germania havenurbo Rostock. Ĝi laŭ la stato fine de 2011 havis proksimume 7000 membrojn. La klubo kreiĝis en decembro 1965, kiam la urbo apartenis al la socialisma ŝtato GDR, per sendependiĝo el la en 1954 fondita sporta klubo SC Empor Rostock.

FC Hansa Rostock
futbala klubo
Kluba nomo  Fußballclub Hansa Rostock e.V.
Fondita  28-a de decembro 1965

Weiß-Blau

Stadiono  DKB-Arena (1-a teamo)
Volksstadion (2-a teamo)
Kapacito  29 000 (1-a teamo)
8 000 (2-a teamo)
Prezidanto  Bernd Hofmann
Trejnisto  Wolfgang Wolf (unua teamo)
Axel Rietentiet (dua teamo)
Ligo  2. Bundesliga
2021/22  13-a pozicio
Oficiala retejo  www.fc-hansa.de
Hejme
Ekstere
vdr

Siajn plej grandaj sukcesojn la unua vira teamo de la klubo havis en la sezono 1990/1991, kiam lastfoje konkuris inter si la futbalteamoj de la en oktobro 1990 malfondita ŝtato GDR. En la sekvaj 12 jaroj la teamo konkuris en la unua nacia futbala ligo de la unuiĝinta ŝtato Germanio kaj en ĝi iĝis la plej sukcesa teamo el la antaŭa teritorio de GDR. Poste ĝi partoprenis en la dua nacia ligo, en somero 2010 malavancis de tiu ligo al la tria nacia ligo, sekvajare denove atingis la duan ligon sed en somero 2012 duafoje malavancis.

Eksteraj ligiloj redakti