La gastejo Hanskühnenburg estas sur Acker, la plej longa altebenaĵo en la Supra Harco. Ĝi estas 811 metrojn alta kaj troviĝas en la Nacia Parko Harco.

La kabano kun la turo.

La ejo nur atingeblas piede de Stieglitzeck (parkejo sur la ŝoseo inter Braunlage kaj Clausthal-Zellerfeld, de la hercbergaj urbopartoj Sieber respektive Lonau aŭ de Riefensbeck-Kamschlaken. Dumvintre la regiono juste kromnomiĝas paradiso por skikurado.

La fama migradopado Harzer Baudensteig preterpasas la montaran kabanon ankaŭ. Kontraŭe troviĝas alia tre ŝatata ekskursocelo, la Granda Bulbo.

Historio redakti

  • 1784 Goeto vizitas la rokon
  • 1889 Inaŭguro de ligna turo, je 302 metrojn pli oriente ol la roko
  • 1912 Malkonstruo ordonita pro akcidentdanĝero
  • 1913 Fundamenta ŝtono estas metita por novkonstruo de ŝtona turo fare de la Harzklub-Zweigverein Hannover
  • 1914 Inaŭguro de la nova turo
  • 1922 Rekomenco de la gastejo, kies servoj ĉesis dum la Unua Mondmilito
  • 1947 Denove funkcianta gastejo post la Dua Mondmilito.
  • 1957 Fermo
  • 1958 Remalfermo
  • 1971 Fermo
  • 1972 Remalfermo post provizora restaŭro
  • 1974 Ekposedis la ejojn la distrikto Osterode kaj restaŭrigas la tuton.
  • 1975 Inaŭguro de la novaj konstruaĵoj
  • 1976 Instalo de la Acker-spuraro por skikuradistoj kun longeco de 13,5 kilometroj

Eksteraj ligiloj redakti