Hapakso

vorto, kiu troviĝas nur unufoje en tekstaro
(Alidirektita el Hapax legomenon)

Hapakso (de la greka ἅπαξ hápax 'unufoje, unika'; λεγόμενον legómenon 'la dirata') estas vorto, kiu aperas en nur unu sola pozicio en iuspeca korpuso. La ekzakta signifo de tiaj unuopaj vortoj estas malfacile divenebla.

Laŭ PIV, hapakso estas "Vorto troviĝanta nur unu fojon en verko aŭ en tuta lingvo, en difinita epoko."[1]

Kadre de interpretado de Biblio laŭ la histori-kritika metodo, hapakso estas signo ke la aŭtoro uzis fremdan tekstmaterialon por enplekti en sian tekston, aŭ ke la teksto estas reverkita de posta redaktanto.

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 21an de novembro 2020.