Harald Othmar Lenz

Harald Othmar LENZ (naskiĝinta la 27-an de februaro 1798 en Waltershausen-Schnepfenthal, mortinta samloke la 13-an de januaro 1870) estis germana naturhistoriisto kaj pedagogo.

Harald Othmar Lenz
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1798 (1798-02-27)
en Schnepfenthal
Morto 13-an de januaro 1870 (1870-01-13) (71-jaraĝa)
en Waltershausen
Lingvoj germana
Loĝloko Germanio
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

Vivo redakti

Post studoj (en la komenco precipe filologiaj), kiujn li faris ekde 1816 en Göttingen kaj Leipzig, Lenz iĝis instruisto en Toruń, Kwidzyn kaj Schnepfenthal ĉe la Salzmann-lernejo.

Li verkis: »Die nützlichen und schädlichen Schwämme« (Gotao 1831), »Schlangenkunde« (Gotao 1832), »Gemeinnützige Naturgeschichte« (Gotao 1834–39), »Zoologie, Botanik und Mineralogie der Griechen und Römer« (Jena 1856–61). Li unuafoje science priskribis plurajn fungojn, interalie la nemanĝeblan satanan boleton.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 409 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti