Harald Sicheritz (naskiĝis la 25-an de junio 1958 en Stokholmo, Svedio) estas aŭstria scenaristo kaj reĝisoro.

Harald Sicheritz
Harald Sicheritz en 2011
Harald Sicheritz en 2011
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1958 (1958-06-25) (65-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisoro
vdr

Vivo redakti

Harald Sicheritz studis komunikan kaj politikan sciencojn, kaj doktoriĝis pri la temo "Kiel distras la televido?".

Unuavoje li publike aperis kiel tekstisto kaj basisto de la grupo "Wiener Wunder", kiu en 1986 publikigis kanzonon kiu plurajn semajnojn estis la plej populara muzikaĵo en Aŭstrio. Li estis televida ĵurnalisto kaj televida produktisto por la ŝtata aŭstra televida kanalo ORF (ekz. en la porjunula elsendoserio Ohne Maulkorb) kaj por aliaj kanaloj, kaj dumtempe ankaŭ laboris kiel teatra reĝisoro. Nuntempe li precipe laboras kiel scenaristo kaj reĝisoro de televidaj kaj kinejaj filmoj, ofte komediaj aŭ prihistoriaj produktaĵoj.

En 2009 li estis unu el la fondintoj de la Akademio de la Aŭstra Filmo kaj estas ties estrarano.

Listo de filmoj (elekto) redakti

reĝisorado

  • 1993: Muttertag – Die härtere Komödie
  • 1995: Freispiel
  • 1997: Qualtingers Wien
  • 1998: Hinterholz 8
  • 1999: Fink fährt ab
  • 1999: Wanted
  • 1999: Jahrhundertrevue
  • 2000: Zwölfeläuten
  • 2002: Poppitz
  • 2003: MA 2412 – Die Staatsdiener
  • 2005: Im Reich der Reblaus (Mutig in den neuen Zeiten 1)
  • 2006: Nur keine Wellen (Mutig in den neuen Zeiten 2)
  • 2006: Alles anders (Mutig in den neuen Zeiten 3)
  • 2007: Darum
  • 2009: krimfilma serio Tatort - epizodo Baum der Erlösung
  • 2010: 3faltig
  • 2011: Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan

Eksteraj ligiloj redakti