Harald la 3-a (Norvegio)

Harald la 3-a (Harald HardradaHardraada, n. 1015, m. la 25-an de septembro 1066) estis reĝo de Norvegio ekde 1047. Lia kromnomo Hardrada signifas "severa konsilo" aŭ "severa reganto".

Harald Hardrada
Harald la 3-a de Norvegio
Reĝo de Norvegio
Regado 1046–1066
Antaŭulo Magnus la 1-a
Sekvanto Magnus la 2-a kaj Olavo la 3-a
Persona informo
Harald III Hardråde
Naskiĝo 1015
en Ringerike, Uplands,  Norvega Imperio
Morto 25-an de septembro 1066 (1066-09-25)
en Stamford Bridge, Jorkŝiro,  Reĝlando Anglio
Tombo Trondheim vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj norvega vd
Ŝtataneco Norvega Imperio vd
Familio
Dinastio Hardrada dinastio vd
Patro Sigurd Syr vd
Patrino Asta Gudbrandsdatter vd
Gefratoj Olavo la 2-a de Norvegio, la Sankta • Halfdan Sigurdsson vd
Edz(in)o Tora Torbergsdatter • Elizabeto de Kievo vd
Infanoj Ingegerd of Norway • Maria Haraldsdotter • Magnus II of Norway • Olaf III of Norway vd
Profesio
Okupo esploristo • regantomilitisto vd
Reĝo de Danio (pretenda titolo)
Dum 1047–1064
Reĝo de Anglio (pretenda titolo)
Dum 1066
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monumento je la memoro de Harald la 3-a

Liaj gepatroj estis Asta Gudbrandsdatter kaj ŝia dua edzo Sigurd Syr, kaj li estis duonfrato de Olavo la 2-a, reĝo de Norvegio. En 1030 Olavo estis venkata kaj mortvundata dum la Batalo de Stiklestad, kaj Harald ankaŭ grave vundiĝis. Li fuĝis al Rusio, kune kun aliaj viroj ekzilitaj post la morto de Olavo. En Rusio li servis Jaroslavon la 1-an, partoprenis lian militon kontraŭ la poloj, kaj poste iris al Konstantinopolo kie estis regimento de vikingoj. Tie li verŝajne akiris sufiĉon da mono por financi sian pretendon al la norvega trono.

En Norvegio li luktis kontraŭ Magnus la 1-a kaj en 1046 devigis Magnus nomumi lin kunreĝo. Post al morto de Magnus li iĝis sola reĝo de Norvegio, kaj ankaŭ pretendis la tronon de Danio, kie Svein la 2-a heredis la regnon. Li militis kontraŭ Svein ĝis 1062.

En 1066 mortis Eduardo la Konfesanto, reĝo de Anglio. Harald decidis invadi Anglion. En septembro tiun jaron li alteriĝis kun 15,000 soldatoj kaj 300 ŝipoj. La 20-an de septembro ĉe Fulford (proksime al Jorko), li venkis anglosaksan armeon. Tamen Harold la 2-a estis rapide marŝanta norden kun granda armeo, kaj la 25-an de septembro li alvenis al Stamford Bridge (Jorkŝiro), kie li tute venkis Harald, kies armeo estis malpreta por batalo ĉar ĝi atendis nur provizaĵojn. Harald kaj multmultaj norvegoj mortis dum la batalo, kaj necesis malpli ol 25 ŝipoj por porti la postvivantojn reen al Norvegio.

Laŭ la sagaoj, Harald fondis Oslo, la ĉefurbo de Norvegio, sed arkeologoj eltrovis restaĵojn de antaŭa urbo tie.