La leonharara meduzo (Cyanea capillata), konata ankaŭ kiel giganta meduzo aŭ pli simple hararmeduzo,[1] estas la plej granda konata specio de meduzo. Ties teritorio estas limigita al malvarmaj, borealaj akvoj de Arkto, norda Atlantika, kaj norda Pacifika Oceanoj. Ili oftas en la Manika Markolo, Irlanda Maro, Norda Maro kaj en akvoj de okcidenta Skandinavio sude ĝis Kattegat kaj Øresund. Ili povas ankaŭ drivi en la sudokcidenta parto de la Balta Maro (kie ili ne povas reproduktiĝi pro la malalta salenhavo). Similaj meduzoj, kiuj povas estis de la sama specio, oni scias ke ili loĝas en maroj ĉe Aŭstralio kaj Novzelando. La plej granda registrita specimeno, alteriĝinta sur la marbordo de Golfo de Masaĉuseco en 1870, havis korposakon kun diametro de 2.3 metroj kaj tentaklojn 37.0 m longajn.[2] La hararmeduzo estis observata sub 42°N latitudo dum ioma tempo en la plej grandaj golfoj de la orienta marbordo de Usono.

Cyanea sp.

La hararmeduzo uzas siajn pikvundajn tentaklojn por kapti, reteni kaj manĝi predojn kiaj fiŝoj, markreaĵoj kaj pli malgrandaj meduzoj.[3]

Fotaro redakti

Referencoj redakti

  1. Hair Jelly (Cyanea capillata). Australian Venom Research Unit. [1] Arkivigite je 2017-04-22 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 22an de Aprilo 2017.
  2. "Lion's Mane Jellyfish – Reference Library". redOrbit. [2] Alirita la 22an de Aprilo 2017.
  3. (2013-05-23). "Lion's Mane Jellyfish : Discovery Channel". Dsc.discovery.com. [3] Arkivigite je 2017-04-23 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 22an de Aprilo 2017.