Harilal Mohandas Gandhi (23a de aŭgusto 1888 – 18a de junio 1948) estis la plej aĝa filo de Mohandas Karamchand Gandhi kaj Kasturba Gandhi.[1] Li havis tri pli junajn fratojn: Manilal Gandhi, Ramdas Gandhi kaj Devdas Gandhi.

Harilal Gandhi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1888 (1888-08-23)
en Raĝkot
Morto 18-an de junio 1948 (1948-06-18) (59-jaraĝa)
en Mumbajo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Religio hinduismoislamo vd
Lingvoj hindia vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Familio
Patro Mohandas Karamchand Gandhi vd
Patrino Kasturba Gandhi vd
Gefratoj Manilal GandhiDevdas GandhiRamdas Gandhi vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Harilal estis aktivulo en la Hindia sendependiga movado, kaj estis enprizonigita kiel satyagraha sesfoje inter 1908 kaj 1911.[2]

Li deziris iri al Anglio por studi, en la espero iĝi advokato same kiel estis lia patro. Lia patro firme kontraŭis tion, en la kredo ke okcident-stila edukado ne estos helpa en la lukto kontraŭ la brita regado super Hindio, kio kondukis al tensioj inter patro kaj filo.[3] Finfine ribelante kontraŭ la decido de sia patro, en 1911 Harilal nuligis ĉiujn familiajn ligojn.

En 1906[4] li edziĝis al Gulab Gandhi, kun kiu li havis kvin gefilojn: du filinojn, nome Rani kaj Manu; kaj tri filojn, Kantilal, Rasiklal kaj Ŝantilal. Rasiklal kaj Ŝantilal mortis je frua aĝo. Li havis kvar genepojn (Anuŝrja, Prabodh, Neelam Solanki, kaj Navmalika) el Rani, du (Ŝanti kaj Pradeep) el Kantilal, kaj unu (Urmi) el Manu. Post la morto de Gulab dum la pandemio de 1918 de la nomita Hispana gripo, Harilal malligiĝis el siaj gefiloj. Li deziris reedziĝi tiam al bofratino, same vidvino, sed tio ne okazis. Tio kondukis al persona deterioro de Harilal.

En majo 1936, estante 48, Harilal publike konvertiĝis al Islamo kaj nomis sin Abdulla Gandhi.[5] Tamen poste en 1936, je peto de sia patrino Kasturba Gandhi li rekonvertiĝis al Hinduismo tra Arya Samaj kaj adoptis novan nomon, Hiralal.[6]

Notoj redakti

  1. *Gandhi Family Tree Alirita la 29an de aprilo 2020.
  2. Gandhi, Rajmohan. Gandhi: the man, his people and the empire. ISBN 9781910376263. OCLC 936199613.
  3. "The Mahatma and his son". The Hindu. 22a de julio 2007. ISSN 0971-751X. Alirita la 29an de aprilo 2020.
  4. Desai, Sukrat (2a de majo 2015). "Mahatma Gandhi opposed son marrying young". Times of India. Alirita la 29an de aprilo 2020.
  5. Gandhi, Rajmohan (2006), p. 374.
  6. Gandhi, Rajmohan (2006) p. 376.

Bibliografio redakti