Harlan Lattimore

usona kantisto

Harlan Lattimore (naskiĝis la 25-an de novembro 1908 je Cincinnati en Ohio kaj mortis en julio de 1980) estis usona kantisto de ĵazo.

Harlan Lattimore
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1908 (1908-11-25)
en Cincinnati
Morto 1-an de julio 1980 (1980-07-01) (71-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • kantisto
vdr

Vivo redakti

Baritonkantisto Harlan Lattimore, kiu laboris en diversaj ĵazorkestroj de la 1930-aj jaroj, inter ili tiu de Don Redman, estis populara kiel „nigrula Bing Crosby“. Li alkreskis en Cincinnati, kie li vizitis la gimnazion kaj diskoniĝis per elsendoj de radiostacio WLW; je tiuj li akompanis sian kantadon per gitaro. Marton de 1932 li iris al Novjorko, kie li surdiskigis kun Fletcher Henderson („I Wanna Count Sheep“). Baldaŭ post tio Don Redman kontraktis kun li, ke li kantu en lia bando. Unuaj sonregistraĵoj ekestis jam en 1932, kiam li estis aŭdebla kiel rekantaĵo-kantisto en la kanto „Got the South in My Soul“ de Lee Wiley. Inter 1932 kaj 1936 li surdiskigis proksimume dudek titolojn kun la orkestro de Redman, el kiuj ankaŭ kelkaj publikiĝis je la nomo de Lattimore (ekzemple „Chant of the Weed“, „I Heard“ kaj en 1932 „The Reefer Man“ kiel Harlan Lattimore and the Connie's Inn Orchestra ĉe Columbia); La ligo kun la bandestro daŭris dum la tutaj 1930-aj jaroj. Al liaj registraĵoj kun la orkestro de Don Redman apartenas interalie „Doin´ the New Low-Down“ 1932 kaj „Shuffle Your Feat“ 1933.

Lia kantado, kiu per sia sonkoloro ege memorigis pri Bing Crosby, ankaŭ aŭdeblis je studioregistraĵoj de li kiel rekantaĵkantisto kun la (blankulaj) dancorkestroj de Victor Young, Abe Lyman kaj Isham Jones; krom tio li havis du registradojn kun Fletcher Henderson kaj aliajn je pli malgrandaj diskeldonejoj, ekzemple Melotone, Banner, Oriole, Romeo kaj Perfect). Lattimore ankaŭ aŭdeblis en la tiamaj radioelsendoj kun Redman. Ties bando kunverkis filmeton de Vitaphone, en kiu Lattimore kantas version de „Ill Wind“ de Harold Arlen.

Lian karieron daŭre superombris drogoproblemoj; post 1937 li pasigis kelkan tempon en malliberejo. Post militservo dum la Dua Mondmilito li malaperis el la muzikmedio. Mallonga provo reaktivi fine de la 1940-aj jaroj fiaskis, kaj Harlan Lattimore vivis forgesite ĝis sia morto en la jaro 1980.

Taksado redakti

Laŭ opinio de Will Friedwald Harlan Lattimore estus povinta la unua nigrula distrostelulo; „lia (drogo-)manio prezentis tamen nur unu el liaj problemoj kaj liveris al la rasisma socio la pretekston, enkradigi lin pro multege pli malbona krimo, (nome pro) la fakto, ke nigrula kantisto aŭdacas kanti pri amo, precipe tiam, kiam blankulaj virinoj povus audi tion“.[1]

La merito de Harlan Lattimore estis, kiel nigrula kantisto prezenti modelon por pli malfruaj muzikistoj kiel Nat King ColeBilly Eckstine. Ĉi tiu sin memoris pri li en 1947 kiel „unu el la uloj, kiuj inspiris min“.[2]

Diskoj redakti

  • Fletcher Henderson 1931-1932 & 1932-1934 (Classics)
  • Don Redman 1931-1933 (Classics)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Citita laŭ W. Friedwald, p. 182. Li klarigas en sia libro Swinging Voices of America, ke nur Herb Jeffries per „Flamingo“ (1940) apogate de Duke Ellington sukcesis vundi ĉi tiun tabuon. (p. 184)
  2. Citita laŭ W. Friedwald, p. 183.