Harland and Wolff estas ŝipfarejo fondita en la jaro 1858 fare de Edward Harland, kiu aĉetis neprosperantan ŝipfarejon de Hickson en Queen´s Island en Belfast. Investisto, kiu donis al la nova entrepreno bezonatan financan subtenon, fariĝis Gustav Schwabe, amiko de Harland, onklo de Gustav Wolff, kiu fariĝis kompaniulo de la ŝipfarejo en la jaro 1861. Edward Harland havis grandajn planojn, kun kies helpo li volis konstrui fortan kaj grandan ŝipfarejon, kiu konstruus tiujn plej bonajn ŝipojn en la mondo. Investisto Gustav Schwabe, la proksima amiko de Thomas Ismay, verŝajne staris en fono de ekskluziva kontrakto inter la ŝipfarejo kaj White Star Line, kiu estis fermita somere de 1869.

Harland & Wolff
negocoŝipfarejo • entrepreno vd
Dum 11-a de aprilo 1861 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita Respondeco
Fondintoj Edward Harland • Gustav Wilhelm Wolff vd
Sidejo Belfasto
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Dungitoj 500
Posedata de Dolphin Drilling vd
Posedataj kompanioj SS Minnehaha vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Edward Harland - fondinto de Harland & Wolff
Gustav Vilhelm Wolff - fondinto de Harland & Wolff

En la jaro 1862 venis en ŝipfarejon Harland & Wolff kiel sennoma metilernanto William James Pirrie. Post dek du jaroj li fariĝis kompaniulo, kaj kiam Edward Harland en la jaro 1895 mortis, li estis nomita plendirektoro. Je dek unu jaroj pli poste, kiam Gustav Wolff foriris por ripozi, li fariĝis ankaŭ prezidanto kaj la plej potenca viro de la ŝipfarejo. En la jaro 1906 elkreksis en la ŝipfarejo du gigantaj portalaj arganoj. Sub ili estis en sekvantaj jaroj konstruitaj la plej konataj ŝipoj de ŝipfarejo Harland & Wolff - Olympic kaj Titanic. Ilia konstruisto Thomas Andrews fariĝis plenumdirektoro de la ŝipfarejo en la jaro 1911. Tiutempe en la ŝipfarejo estas okupitaj pli ol 40000 homoj.

Ŝipfarejon Harland & Wolff diference de White Star Line la tragedio de Titanic neniel trafis. Ĉe Harland & Wolff estis senĉese konstruataj kvalitaj kaj belaj ŝipoj. Kiel la tempo pasis, ŝanĝiĝis postuloj por iliaj aspektoj kaj celo. Nun oni ne konstruas en grandegaj kajoj luksaj personaj vaporŝipoj, sed ŝarĝaj industriaj ŝipoj kun dizelaj motoroj. La ŝipfarejo vivas ĝis hodiaŭ kaj de la tempoj de Olympic kaj Titanic ĝi eĉ ne tro ŝanĝiĝis. La unusola ŝipfarejo kun eksplicite hejma kapitalo en Granda Britio hodiaŭ okupas ion pli ol 6000 homoj.