Harmanecká jaskyňa

Slovakio > Geografio de Slovakio > Slovakaj grotoj > Harmanecká jaskyňa - (Groto de Harmanec)


Groto de Harmanec troviĝas en montaro Montoj de Kremnica en la sudorienta deklivo de la monto Kotelnica, ne malproksime de la vilaĝo Harmanec. Enireja parto, nomata “Izbica“ (ĉambreto), troviĝas en alteco de 821 m super marnivelo. Tra ĉi tiu longdaŭrtempe konata aperturo estis malkovrita la groto en la jaro 1932 fare de Michal BACÚRIK. Por publiko ĝi estis alirebligita en la jaro 1950. Subteraj areoj estis kreiĝintaj en diluviaj kalkoŝtonoj en la meza triaso. Ili havas liko-falan karakteron kaj dimensie simplan strukturon. En la groto estas multege da profundaĵoj, altaj tubformaj aperturoj kaj grandiozaj katedraloj. La gutŝtonan ornamaĵon, abundante en ĉi groto precipe la blanka koloro, kreas abunde pagodsimilaj stalagmitoj kaj ekscentraj stalaktitoj. En kelkaj partoj de la groto estas sintraj lagetoj kun raraj grotaj perloj. Jam la enireja salono mistifikas onin per eksterordinareco de ĉi tiu natureca aspekto. La blanka katedralo kun la gotiksimila volbo havas la vandojn kreiĝintajn kaskadtavole fare de surmetita sintro. La Granda katedralo elstaras per belegaj pagodsimilaj stalagmitoj, trapendaĵoj, baldakenoj kaj eksterordinara kalkoŝtona vazo. Ne malpli interesa estas ankaŭ Piza salono, Labirinta katedralo, Riverfluejo kaj aliaj partoj de la groto. En nealirebla parto de la groto ekzistas koridor-plekto, kiu signalizas eblecon de ekzisto de pluaj areoj. La kompleksa longeco de la groto estas 2 200 m, el kio por publiko alireblaj estas 720 metroj. Alveturo al la groto eblas per ĉefa trako de ŝtata ŝoseo tra urboj Martin – Banská Bystrica, aŭ per la ĉefa ŝoseo RužomberokBanská Bystrica, per deflankiĝo 7 km direkte al HarmanecMartin, per kiuj oni povas atingi la parkejon antaŭ la groto. El la parkejo gvidas al la enirejo de la groto komforta irvojeto, kiu plektiĝas tra eminenta naturrezervejo de taksusa arbareto.