Harry Belafonte

usona kantisto

Harold George Belafonte (naskiĝis en Harlem la 1-an de marto 1927, mortis la 25-an de aprilo 2023 en Manhatano[1]) estis usona kantisto kaj aktoro. Li ricevis la kromnomon "Reĝo de Kalipso", ĉar pro li la kalipsomuziko internacie konatiĝis. Pliposte li ankaŭ ekkantis kristnaskajn kantojn. Antaŭ ĉio li konatiĝis pro lia plej granda furorkanto, Banana Boat Song (Bananboata kanto), kaj pro lia laboro kiel ambasadoro de Unicef.

Harry Belafonte
Harry Belafonte en 2011
Harry Belafonte en 2011
Bazaj informoj
Naskonomo Harold George Bellanfanti, Jr.
Naskiĝo 1-an de marto 1927 (1927-03-01)
en Harlemo
Morto 25-an de aprilo 2023 (2023-04-25) (96-jaraĝa)
en Supra Okcidenta Flanko
Ĝenroj Kalipso
Profesio kantisto, aktoro
Aktivaj jaroj 1948 -
Eldoninto u
Persona informo
Naskonomo Harold George Bellanfanti
Aliaj nomoj Raymond Bell
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj angla
Loĝloko Supra Okcidenta Flanko
Ŝtataneco UsonoJamajko
Alma mater Wolmer's Schools • George Washington Educational Campus • La Nova Lernejo
Memorigilo Harry Belafonte
Familio
Infanoj Shari Belafonte • David Belafonte • Gina Belafonte
Okupo
Okupo kantistoaktoro • amuzisto • aktivisto de civilaj rajtoj • pacaktivisto • diskografa artisto • kantoverkisto • televida aktoro • filmproduktoroplenuma produktorodancisto • politika aktivisto • teatra aktoro • filmaktoro
Verkoj Calypso
Banana Boat (Day-O)
vdr
Harry Belafonte (fotita de Carl Van Vechten, 1954)
Belafonte (meze) dum la Civil Rights March en Washington, 28-an de aŭgusto 1963

Li naskiĝis en Novjorko, kie li elkreskis en la kvartalo Harlem. De 1935 ĝis 1939 li vivis kun sia patrino en ties gepatra lando Jamajko. Post reveno al Novjorko Belafonte trapasis la George Washington-mezlernejon. Sekve li servis en la usona mararmeo dum la Dua Mondmilito. Je la fino de la 1940-aj jaroj li sekvis lecionojn en aktorado.

Belafonte edziĝis en 1948 kun Marguerite Byrd, ili havis du filinojn (Adrienne kaj Shari) kaj divorcis en 1957. En 1957 li edziĝis kun Julie Robinson, kaj havis filon kaj filinon (David kaj Gina). En aprilo 2008 li edziĝis kun Pamela Frank.

En la komenco de la 1950-aj jaroj li frutempe aniĝis de la movado por civilaj rajtoj. Belafonte estis konfidenculo de Martin Luther King. Kiam li en 1968 aperis en televido-spektaklo de Petula Clark, ŝi dum la kantado momente ridis kaj tuŝis la brakon de Belafonte. Malgraŭ protestoj de la sponsoro Plymouth Motors la spektaklo tamen elsendiĝis. Estis por la unua fojo, je la usona televido, ke videblis homoj de malsamaj rasoj kiuj amike tuŝis unu la alian.

Belafonte estis en 1985 unu el la organizantoj de la kanto We are the world (Ni estas la mondo) de USA for Africa (Usono por Afriko); klopodo de multaj artistoj por kolekti monon por Afriko. Ĝi estis surscenigita en la Live Aid konĉerto de tiu jaro. En 1987 li nomumiĝis al bonvolo-ambasadoro de Unicef.

Belafonte konatiĝis pro siaj maldekstre politikaj ideoj. Indikante la faman citaĵon de Malcolm X li nomis Colin Powell kaj Condoleezza Rice en 2002 "hejmsklavoj" ĉar ili ne ribelis kontraŭ la decido de George W. Bush por komenci militon kontraŭ Irako. En 2005 li nomis la nigrajn respublikanojn "tiranoj" kaj komparis la membrojn de la registaro-Bush kun nazioj.

Kun Pamela en 2011

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • Mark Twain & Other Folk Favorites (1954)
  • Belafonte (1955)
  • Calypso (1956)
  • An Evening with Harry Belafonte (1956)
  • Belafonte Sings Of The Caribbean (1957)
  • To Wish You A Merry Christmas (1957)
  • Belafonte Sings Of The Blues (1958)
  • Love Is A Gentle Thing (1959)
  • Porgy & Bess (1959)
  • Belafonte At Carnegie Hall (1959)
  • My Lord What A Mornin (1960)
  • Swing Dat Hammer (1960)
  • Belafonte Returns To Carnegie Hall (1960)
  • Jump In The Line (1961)
  • Midnight Special (1962)
  • The Many Moods Of Harry Belafonte (1962)
  • Streets I Have Walked (1963)
  • At The Greek Theatre (1964)
  • Ballads Bues And Boasters (1964)
  • An Evening with Belafonte/Makeba (1965)
  • An Evening with Belafonte/Nana Mouskouri (1966)
  • In My Quiet Room (1966)
  • En Gränslös Kväll På Operan (1966)
  • Calypso In Brass (1966)
  • Belafonte On The Campus (1967)
  • Belafonte Sings Of Love (1968)
  • Homeward Bound (1969)
  • Harry and Lena in Love (1970)
  • Belafonte By Request (1971)
  • The Warm Touch (1971)
  • Calypso Carnival (1971)
  • Belafonte Live (1972)
  • Play Me (1973)
  • Live in Tokyo (1974)
  • Belafonte's Christmas (1976)
  • Turn The World Around (1977)
  • Loving You Is Were I Belong (1981)
  • Künstler für den Frieden (1982)
  • We Are the World (1985)
  • Paradise Of Ganzankulu (1988)
  • Belafonte 89 (1989)
  • An Evening with Belafonte and Friends (1997)
  • The Long Road to Freedom, An Anthology of Black Music (2001)

Unuopaĵoj redakti

  • Gomen Nasai (Forgive Me) (1953)
  • Jamaica Farewell (1954)
  • Mary's Boy Child (1954)
  • Banana Boat (Day-O) (1957)
  • Hold 'Em Joe (1957)
  • Mama Look A Boo Boo (1957)
  • Don't Ever Love Me (1957)
  • Coconut Woman (1957)
  • Island in the Sun (1957)
  • Scarlet Ribbons (kun Millard Thomas) (1957)
  • Mary's Boy Child (1957)
  • The Marching Saints (1958)
  • Little Bernadette (1958)
  • Mary's Boy Child (1958)
  • The Son of Mary (1958)
  • Round the Bay of Mexico (1959)
  • Hole in the Bucket (kun Odetta) (1961)
  • A Strange Song (1967)
  • By the Time I Get to Phoenix (1968)
  • Skin to Skin (kun Jennifer Warnes) (1988)

Filmaro redakti

  • Bright Road (1953)
  • Carmen Jones (1954)
  • The Heart of Show Business (1957)
  • Island in the Sun (1957)
  • The World, the Flesh and the Devil (1959) (ankaŭ produktisto)
  • Odds Against Tomorrow (1959)
  • King: A Filmed Record... Montgomery to Memphis (1970) (dokumentaĵo) (rakontanto)
  • The Angel Levine (1970) (ankaŭ produktisto)
  • Buck and the Preacher (1972) (ankaŭ produktisto)
  • Uptown Saturday Night (1974)
  • Sometimes I Watch My Life (1982) (rakontanto)
  • Say No (1983) (dokumentaĵo)
  • Three Songs (1983)
  • We Shall Overcome (1989) (dokumentaĵo) (rakontanto)
  • The Player (1992) (kameo)
  • Ready to Wear (1994) (kameo)
  • Hank Aaron: Chasing the Dream (1995) (dokumentaĵo)
  • White Man's Burden (1995)
  • Jazz '34 (1996) (documentaire)
  • Kansas City (1996)
  • Scandalize My Name: Stories from the Blacklist (1998) (dokumentaĵo)
  • Fidel (2001) (dokumentaĵo)
  • XXI Century (2003) (dokumentaĵo)
  • Bobby (2006)
  • Motherland (2009) (dokumentaĵo)
  • Sing Your Song (2011) (dokumentaĵo)
  • Hava Nagila (2013) (dokumentaĵo)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti