Harry Church Oberholser

usona ornitologo

Harry Church Oberholser (25an de junio 187025an de decembro 1963) estis usona ornitologo.

Harry Church Oberholser
Persona informo
Harry Church Oberholser
Naskiĝo 25-an de junio 1870 (1870-06-25)
en Broklino
Morto 25-an de decembro 1963 (1963-12-25) (93-jaraĝa)
en Klevlando
Tombo Glendale Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato KolumbioUniversitato George Washington vd
Profesio
Okupo ornitologo • zoologo • universitata instruisto vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Harry Oberholser naskiĝis en Broklino, Novjorko. Fine de la 1880-aj jaroj li estis ĉe la Universitato Kolumbio, sed li ne atingis titoliĝon. Li tiam revenis al la Universitato George Washington, kie li ja ricevis titolojn en 1914. La saman jaron, li edziĝis al Mary Forrest Smith, la 30an de Junio. En 1916 li atingis la doktoriĝon. El 1895-1941 li laboris por la United States Bureau of Biological Survey (kio poste estos la Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono). Dekomence li laboris kiel ornitologo, poste kiel biologo, kaj poste kiel eldonisto. Li translokiĝis al Cleveland, Ohio, en 1941, kie li laboris kiel zorgisto pri ornitologio en la Klivelanda Muzeo de Natura Historio. Ekde 1904, li instruis pri zoologio kaj ornitologio kaj profesoris en kelkaj altlernejoj. Li estis aŭtoro de nombraj libroj kaj artikoloj. Li estas tre konata kiel ornitologo for de Usono: nome en Aŭstralio, Danio, Germanio, Barato, Sudafriko, kaj Svisio. Li mortis la 5an de decembro, 1963.[1]

Libroj redakti

  • The Bird Life of Texas (1974) ISBN 0-292-70711-8
  • Birds of Mt. Kilimanjaro (1905)
  • Birds of the Anamba Islands (1917)
  • The Bird Life of Louisiana (1938)
  • When Passenger Pigeons Flew in the Killbuck Valley (1999) ISBN 1-888683-96-1
  • Critical notes on the subspecies of the spotted owl
  • The birds of the Tambelan Islands, South China Sea
  • The great plains waterfowl breeding grounds and their protection (1918)

Referencoj redakti

  1. Biography. Arkivita el la originalo je 2014-12-17. Alirita 2012-07-16.
  • Handbook of Texas, Harry Church Oberholser