Harry Emerson Fosdick

usona pastoro

Harry Emerson FOSDICK (naskita la 24-an de majo 1878 en Buffalo, Novjorkio, Usono – mortinta la 5-an de oktobro 1969 en Bronxville, Novjorkio) estis usona pastoro. Li fariĝis centra rolulo en la polemikoj inter fundamentistoj kaj modernistoj enkadre de usona protestantismo en la jardekoj inter la mondmilitoj, kaj estis unu el la plej elstaraj liberalaj predikistoj de la unua duono de la 20-a jarcento. Kvankam li estis baptisto, lin vokis kiel pastoron la Unua Presbiteriana Kirko de Nov-Jorko, en la Okcidenta Vilaĝo de Manhatano, en 1918, kie en 1922 li prezentis sian faman predikon, "Shall the Fundamentalists Win?" ("Ĉu la fundamentalistoj venkos?")[1]. Sciante, ke la presbiteriana asembleo intencas formale procezi lin, li demisiis en 1924, kaj ekpastoris ĉe la Baptista Kirko de Park Avenue, la preĝejo de la familio Rockefeller. Poste, John D. Rockefeller instigis la konstruiĝon de Riverside Church en la kvartalo Morningside Heights, sukcese celante ke Fosdick pastoru tie.[2][3][4]

Harry Emerson Fosdick
Harry Emerson Fosdick en 1926
Harry Emerson Fosdick en 1926
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1878 (1878-05-24)
en Bufalo
Morto 5-an de oktobro 1969 (1969-10-05) (91-jaraĝa)
en Bronxville
Religio Baptismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Colgate vd
Familio
Infanoj Dorothy Fosdick vd
Profesio
Okupo teologo • verkisto vd
Verkado
Verkoj Responsive Readings vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.

Referencoj redakti

  1. History Matters, GMU
  2. Fosdick, Harry Emerson. (1956) The Living of These Days. Nov-Jorko: Harper, p. 132.
  3. Miller, Robert Moat. (1985) Harry Emerson Fosdick: Preacher, Pastor, Prophet. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-503512-4.
  4. Central Presbyterian Church. The New York City Chapter of the American Guild of Organists. Alirita 2007-07-23.