Harvey Hart (1928-1989) estis kanada reĝisoro kaj televida produktisto.[1]

Harvey Hart
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1928 (1928-08-30)
en Toronto
Morto 21-an de novembro 1989 (1989-11-21) (61-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Toronto
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoro • televida reĝisoro • televida produktoro
vdr

Hart studis ĉe la Universitato de Toronto antaŭ esti kontraktita de la Canadian Broadcasting Corporation (CBC) en 1952.[2] Por ĝi li kreis pli ol 30 televidajn produktaĵojn, inter ili plurajn epizodojn de televidserio Festival, kiel "Home of the Brave" [Hejmo de la bravulo] (1961) kaj "The Luck of Ginger Coffey" [La Sorto de Ginger Coffey] (1961), adaptoj de la romano The Luck of Ginger Coffey.

En 1963 li forlasis Kanadon kaj iris al Usono, kie, en la sekvaj jaroj, li reĝisoris epizodojn por televidserioj kiel ekzemple "The Alfred Hitchcock Hour" kaj "Star Trek", same kiel teatraĵoj kiel Bus Riley's Back in Town (1965) kaj The Sweet Ride (1968).

Li revenis al Toronto en 1970, kie li reĝisoris plurajn filmojn, inkluzive Fortune and Men's Eyes [Fortuno kaj la Okuloj de la Viroj] (1971), The Pyx (1973), Shoot (1976) kaj "Goldenrod (1976), per kiu li gajnis la premion Canadian Screen Award for Best Director[3]

Meze de 1970-a jardeko li reĝisoris kelkajn epizodojn de televidserion Columbo: By Dawn's Early Light (1974), A Deadly State of Mind (1975), Forgotten Lady (1975), kaj Now You See Him (1976). Li daŭre disigis sian tempon inter film-laboro en Kanado kaj televida laboro en Los Angeles dum la 1980-aj jaroj. Li ricevis premion Golden Globe Award for Best Miniseries or Television Film pro East of Eden kaj premion Gemini Award pro Passion and Paradise (1989).

Li mortis pro koratako en 1989.

Referencoj redakti

  1. Harvey Hart Biography - Film Reference.
  2. Rist, Peter Harry (2001). "Harvey Hart", in Guide to the Cinema(s) of Canada. Edited by Rist. Westport, Conn.: Greenwood Press. (ISBN 9780313299315). pp. 91-92.
  3. Harvey Hart - Canadian Film Encyclopedia. Arkivita el la originalo je 2012-10-06. Arkivigite je 2012-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-06. Alirita 2019-02-03.