Ŝejĥo Hasan JUSEF estas islamano, ano de la Islama Frataro kaj kunfondinto de la organizaĵo Hamas.

Hasan Jusef
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1955 (1955-04-14) (68-jaraĝa)
en Ramallah
Loĝloko Beitunia
Ŝtataneco Palestino
Alma mater Universitato Al-Kuds
Familio
Infano Mosab Hasan Jusef
Okupo
Okupo predikisto
vdr

Vivo redakti

Ŝejĥo Hasan Jusef kreskis en al-Janija kaj studis religion en Jerusalemo.[1] 18-jara li finis sian studadon kaj translokiĝis al Ramallah, kie li laboris kiel imamo.[2] Meze de la 1970-aj jaroj Jusef translokiĝis al Jordanio por pli profunde studi islamon.[3] Tie li unuan fojon kontaktiĝis kun la Islama Frataro.

En la jaro 1977 Hasan Jusef revenis al Palestino kaj reaktivigis la islaman frataron. Subtenis lin tiucele, Ibrahim Abu l'Salem, unu el la fondintoj de la islama frataro. Samjare li edziĝis al lia fratino.[4] Du jarojn poste naskiĝis lia filo Mosab Hasan Jusef.

En la jaro 1985 la Jusef translokigis sian familion al al-Bira kaj iĝis imamo en la rifuĝejo al-Amari.[5]

En la jaro 1986 ŝejĥo Hasan Jusef fondis dum sekreta renkontiĝo kun 6 aliaj personoj la organizaĵon Hamas.[6]

Septembre 1987 Hasan Jusef iĝis instruisto pri religio ĉe kristana privata lernejo en Cisjordanio.[7]

Referencoj redakti

  1. Mosab Hasan Jusef kunt Ron Brackin: Sohn der Hamas. (Filo de la Hamas.) SCM Hässler Verlag, 1-a eldono 2010, p. 22
  2. Mosab Hasan Jusef kun Ron Brackin: Sohn der Hamas. SCM Hässler Verlag, 1-a eldono 2010, p. 23
  3. Mosab Hasan Jusef kun Ron Brackin: Sohn der Hamas. SCM Hässler Verlag, 1-a eldono 2010, p. 24
  4. Mosab Hasan Jusef kun Ron Brackin: Sohn der Hamas. SCM Hässler Verlag, 1-a eldono 2010, p. 29
  5. Mosab Hasan Jusef kun Ron Brackin: Sohn der Hamas. SCM Hässler Verlag, 1-a eldono 2010, p. 29
  6. Mosab Hasan Jusef kun Ron Brackin: Sohn der Hamas. SCM Hässler Verlag, 1-a eldono 2010, p. 35
  7. Mosab Hasan Jusef kun Ron Brackin: Sohn der Hamas. SCM Hässler Verlag, 1-a eldono 2010, p. 30