Hassan Gouled Aptidon

prezidanto de Ĝibutio inter 1977 kaj 1999

Hassan Gouled APTIDON (somale: Xasan Guuleed Abtidoon, arabe: حسن جولد أبتيدون) (naskiĝis la 15-an de oktobro 1916, mortis la 21-an de novembro 2006), estis ĉefministro de Ĝibutio inter majo kaj julio 1977 kaj prezidento de la respubliko inter 1977 kaj 1999.

Hassan Gouled Aptidon
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1916 (1916-10-15)
en Lughaya District,  Brita Somalio
Morto 21-an de novembro 2006 (2006-11-21) (90-jaraĝa)
en Ĝibuto
Lingvoj franca
Ŝtataneco ĜibutioFrancio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Li naskiĝis en eta vilaĝo nomita Garissa en la Lughaya distrikto de Somalilando. Antaŭ ol fariĝi prezidento de Ĝibutio, li ludis gvidan rolon en la lukto de Ĝibutio por sendependeco disde Francio. Li ankaŭ estis vic-prezidento de la registara konsilio inter 1958 kaj 1959.

En 1981, li starigis politikan sistemon dominatan de unika partio, deklarante sian propran partion, la Rassemblement Populaire pour le Progrès (RPP) sola laŭleĝa partio. Post komenco de civila milito en 1991, li permesis liberajn balotojn en 1992. Tamen, nur kvar partioj rajtis partopreni, ekskludante la partion kiu lanĉis militon, la Front pour la restauration de l'unité et de la démocratie. La RPP akiris 72% el la voĉdonoj, kaj Aptidon estis reelektita la kvaran fojon en 1993.

Li decidis rezigni sian postenon en 1999, tiam 83-jara, post pli ol 22 jaroj da potenco.

Ismail Omar Guelleh, lia nevo kaj ankaŭ kabinetestro, postsekvis lin gajnante la prezidentajn balotojn en 1999.

Internaj ligoj redakti