Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hatio.

Hatio estas neregula satelito de Saturno. Ĝi havas retrogradan orbiton, kaj estas ano de la norda grupo.

Hatio
Natura satelito  de Saturno (XLIII)
satelito de Saturnoneregula satelito
Aliaj nomoj Saturno XLIII
Nomita laŭ Hati Hróðvitnisson vd
Malkovro
Malkovrinto - Scott S. Sheppard
- David C. Jewitt
- Jan Kleyna
- Brian G. Marsden[1]
Dato de malkovro 12-a de decembro 2004 (unua observo)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 20 303 288 km[2]
Discentreco 0,2913
Klinangulo 163° (rilate al la ekliptiko)
172° (rilate al la saturna ekvatoro)
Periodo 1080,10 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 6 km
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 24,4
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estas unu el la lunoj malkovritaj de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Brian G. Marsden kaj Jan Kleyna. Post observoj inter la 12-a de decembro 2004 kaj la 11-a de marto 2005, ili anoncis ĝian malkovron la 4-an de majo 2005. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2004 S 14.

Nomo redakti

Ĝi ricevis en 2007 la nomon Hatio[3], laŭ la giganta mitologia lupo Hati. En la nord-ĝermana mitologio Sköll kaj Hati estas du lupoj kiuj postkuras Lunon kaj Sunon, kaj voros ilin dum Ragnarök.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti