Hatten

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio
Tiu ĉi artikolo temas pri komunumo de la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Atentu ankaŭ pri Hatten (Alzaco).

Hatten estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Oldenburg de la federacia lando Malsupra Saksio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2022 la Hatten havis 14 608 loĝantojn. La komunumo situas tuj sude de la urbo Oldenburg: de la norda komunuma limo ĝis la urbocentro de Oldenburg estas distanco de 7 kilometroj.

Hatten
Blazono
Hatten (Germanio)
Hatten (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Oldenburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0 44 81, 0 44 82 (Hatten/Kirchhatten)
Poŝtkodo 26209
Aŭtomobila kodo OL
Oficiala Municipokodo 03458009
Subdivido 17 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Elke Szepanski
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Adreso de la administrejo Hauptstraße 21
Demografio
Loĝantaro 14608 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 0′ N, 8° 19′ O (mapo)53.0083333333338.3166666666667Koordinatoj: 53° 0′ N, 8° 19′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 34 m
Areo 103,44 km²
Oficiala retejo http://www.hatten.de
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

Inter la 27-a de decembro 1960 kaj la 3-a de januaro 1961 cetere la 4-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la komunuma parto Hatten-Sandkrug kaj pritraktis la temon "Sudamerikaj problemoj".

Post sia emeritiĝo, ekde la jaro 2005 la esperantisto Uwe-Joachim Moritz, denaske el Oldenburg, sed poste dum 46 jaroj vivinta en Nordrejn-Vestfalio, retranslokiĝis al norda Germanio kaj nun vivas en la komunumoparto Sandhatten. Krom pri Esperanto, li engaĝiĝas pri pli da kultura subteno por multaj malpligrandaj eŭropaj lingvoj, inter ili aparte pri la kataluna, eŭska kaj la platgermana; de 1965 ĝis 1969 prezidanto de Germana Esperanto-Junularo, li ekde la jaro 1972 estis la unua redaktoro de la revuo Etnismo, kaj de ties fondiĝo en 1978 ĝis la jaro 1998 estis prezidanto de la fakasocio Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj.