Hatuey

Hatuey estis taina kaziko (tribestro) devenanta de la insulo Hispaniolo (hodiaŭ Dominika Respubliko kaj Haitio) kiu batalis kontraŭ la hispanaj konkerantoj en Hispaniolo kaj Kubo

Hatuey
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1478 (1478-11-30)
en Hispaniolo
Morto 2-an de februaro 1512 (1512-02-02) (33-jaraĝa)
en Yara
Mortokialo morto sur brulŝtiparo
Okupo
Okupo kacikogentestro
vdr
Monumento al Kaziko Hatuey en Baracoa, Kubo

Alveno redakti

Li venis al la kuba insulo per kanuo akompanita de 400 sampatrianoj en 1511 post kiam la hispanoj elpelis lin de lia naskiĝloko (Haitio). Hatuey kontaktis tainajn tribojn kiuj ankoraŭ loĝis en la orienta parto de Kubo kaj konsilis ilin prepari sin por la lukto kontraŭ la hispanoj. Ankaŭ li konsilis verŝi la tutan oron kiun ili posedis al la riveroj ĉar ĝi estis la dio de la blankuloj. Pro lia sperto en antaŭaj bataloj kontraŭ la hispanoj li estris ĉiujn tribojn de la regiono kaj atakis la hispanojn kiuj loĝis en Baracoa.

Ĉefa agado redakti

Hatuey ordonis al siaj homoj dividiĝi en etaj grupoj kaj tuj surprize ataki la hispanojn per lignopecoj, ŝtonoj kaj sagoj. Sed la hispanoj gvidataj de Diego Velázquez, konis perfekte ĉiujn taktikojn de la aborigenoj kaj komencis ekstermi ilin grupon post grupo danke al sia teknologia supereco (spurhundoj, pafarmiloj, arbalestoj kaj kirasoj). Iom post iom estis ekstermitaj ĉiuj indiĝenaj grupoj kaj fine, pere de denunco de la enkarcerigitoj estis arestita Hatuey mem.

Morto redakti

Hatuey estis komdamnita je bruligo ĉe la ŝtiparo la 2-an de februaro 1512, puno rezervita por la plej gravaj krimuloj. Sed antaŭ la bruligo oni demandis lin ĉu li deziras kristaniĝi por iri ĉielen. Li demandis responde: "Ĉu la hispanoj ankaŭ iras al ĉielo?" (¿Y los españoles también van al cielo?) kaj kiam oni jesis, li diris: "Mi ne volas iri tien, prefere al inferno, por ne esti kie ili estos kaj ne vidi tiom kruelajn homojn" (No quiero yo ir allá, sino al infierno, por no estar donde estén y por no ver tan cruel gente). Lia ekzemplo demonstris grandan kuraĝon kaj decidon batali kontraŭ pli forta malamiko, kaj poste ĝin sekvis la kaziko Guamá.

Memoro redakti

Nuntempe Hatuey estas legenda heroo de Kubo. Li estis la unua indiĝeno kiu batalis kontraŭ la koloniismo en la Nova Mondo (Ameriko) kaj estas konata kiel la unua nacia heroo de Kubo. Ekzistas tradicia pilgrimado al la loko kie li estis ekzekutita en Yara, proksime de la urbo Bayamo. La bierfabriko Bacardi havas markon kiu portas lian nomon