Hauerlando (germane: Hauerland) estas suma germana markigo por regiono de eksaj germanaj lingvaj insuloj en la meza Slovakio, precipe de insuloj en regiono de lokoj Kremnica, Nitrianske Pravno kaj Veľké Pole. La nomo Hauerland estiĝis nur en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento. Kreis ĝin verŝajne Josef Hanika, propagis ĝin Ambros Grosz. La nomo estas derivita de fakto, ke al ok municipoj en la regiono finas en la germana la nomo per silabo "hau", kio signifas pro forhako de arbaro estiĝintan purejon.

La loĝigon de la meza Slovakio fare de germanaj loĝigintoj iniciatis hungaraj reĝoj, por ke ili disvolvu minadon de minerala riĉaĵo. Oni fondis la vilaĝajn sidejojn ĉefe ĉirkaŭ urboj Nitrianske Pravno kaj Kremnica, nome parte de forhakado de arbaroj. Al tiu ĉi deveno signas sufikso –hau en la germana nomo de ok lokoj.

Al la regiono Hauerlando apartenis precipe 17 lokaj lingvaj insuloj:

1. Žilina/Sillein
2. Vyšehradné/Beneschhau
3. Kľačno/Gaidel
4. Nitrianske Pravno/Deutsch Proben
5. Tužina/Schmiedshau
6. Malinová/Zeche
7. Handlová/Krickerhau
8. Nová Lehota/Neuhau
9. Janova Lehota/Drexlerhau
10. Kopernica/Deutsch Litta
11. Kremnické Bane/Johannesberg
12. Kunešov/Kuneschhau
13. Krahule/Blaufuss
14. Turček/Turz
15. Horná Štubňa/Oberstuben
16. Sklené/Glaserhau
17. Veľké Pole/Hochwies

La germanan loĝigadon de la meza Slovakio iniciatis riĉeco de ercoj de multekostaj metaloj. En la 13-a kaj la 14-a jarcentoj estiĝis "sep malsuprahungaraj minejurboj", inter ili "ora" Kremnica, "arĝenta" Banská Štiavnica kaj "kupra" Banská Bystrica. En la 14-a jarcento estis fonditaj ĉirkaŭ la urboj (precipe ĉirkaŭ Kremnica kaj Nitrianské Pravno) memstaraj municipoj, kies loĝantoj apud la laboro en minejoj dediĉis sin ankaŭ al mastrumado sur tiama malmulte fekunda grundo.

Vidu ankaŭ redakti