Haut-Kœnigsbourg

Haut-Koenigsbourg estas mezepoka kastelo situanta sur la franca municipo Orschwiller en la departemento Bas-Rhin en Alzaco.

Kastelo Haut-Koenigsbourg
france: Château du Haut-Koenigsbourg
kastelo
Vido de la kastelo al la ebenaĵo de Alzaco (fone, Nigra Arbaro)
Oficiala nomo: Château du Haut-Koenigsbourg
Regno Francio Francio
Regiono Alzaco
Departemento Bas-Rhin
Municipo Orschwiller
Situo Kastelo Haut-Koenigsbourg
 - koordinatoj 48° 14′ 58″ N 07° 20′ 40″ O / 48.24944 °N, 7.34444 °O / 48.24944; 7.34444 (mapo)
Plej alta punkto 757
Stilo Mezepoka
Materialo Ŝtono
Dato Fine de la 12-a jc
12-a de majo 1901 (restaŭrado)
Posedanto Frederiko de Hohenstaufen Unua posedanto
Por publiko alirebla
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Komenca celo Loĝejo - defendo - prestiĝa loko
Nuna posedanto Departementa konsilio de Bas-Rhin
Nuna uzo Muzeo
Klasado Klasita Historia Monumento (1862)
Situo de Haut-Kœnigsbourg enkadre de Francio
Situo de Haut-Kœnigsbourg enkadre de Francio
Situo de Haut-Kœnigsbourg enkadre de Francio
Situo de Haut-Kœnigsbourg enkadre de Bas-Rhin
Situo de Haut-Kœnigsbourg enkadre de Bas-Rhin
Situo de Haut-Kœnigsbourg enkadre de Bas-Rhin
Vikimedia Komunejo: Haut-Kœnigsbourg
Retpaĝo: [1]

La nuna nomo de la kastelo, Haut-Koenigsbourg, estas la rezulto de la adapto de la germana nomo Hohkönigsburg, kies traduko estas « alta-kastelo de la reĝo ».

Geografia situo redakti

La kastelo situas je alteco de 757 m, kaj je :

Historio redakti

La familio Hohenstaufen redakti

En 774, Karolo la Granda donacis StophanberchStaufenberg, (nomo de la montpasejo, kie Haut-Kœnigsbourg estas konstruita) kaj la tuŝajn kampojn al la priorejo de Lièpvre, dependajn de tiuj de Saint-Denis.

En 1079, Frederiko de Hohenstaufen (Frederiko la Maljuna) estis nomumita duko de Ŝvabio fare de la Imperiestro de la germana sankta Imperio Henriko la Kvara. Li konstruigis la kastelon Stauf sur la monto Hohenstaufen apoud Göppingen, de tie venas la nomo de la familio.

Por plifortigi la povon de la Hohenstaufen en Alzaco, Frederiko la Unuokula kreis defendlinion kaj por tio, li konstuigis multajn kastelojn kaj iuj el ili sur lokoj, kiuj ne apartenis al li. Oni diris pri li, ke li ĉiam havis kastelon ligitan al la vosto de sia ĉevalo. Li estus konstruigita tute malleĝe la kastelon Haut-Kœnigsbourg sur la kampoj konfiditaj al la monaĥoh de la abatejo de Lièpvre.

En 1147, Eudes de Deuil, monaĥo de Saint-Denis instigis la franca reĝon Ludoviko la Sepa paroli al la reĝo Konrado la 3-a de Hohenstaufen por ripari tiuin maljustecon. Tio estas la unua mencio de la kastelo en skribita dokumento. Tiam, la konstruaĵo jam havis du turojn ebligantajn prigardi la vojon de Alzaco de la nordo al la sudo, la unuan apartenantan al Konrado la 3-a, la alian al lia nevo Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio) dirata Barberousse, estonta imperiestro de la Sankta Romia Imperio. La nomo Königsburg (kastelo de la reĝo) aperis ekde 1157.

La dukoj de Loreno redakti

En la unua duono de la 13-a jc, profitante la malfortiĝon de la Hohenstaufen, la dukoj de Loreno estus kaptintaj la kastelon. Tiu ĉi estis konfidita al la siroj de Rathsamhausen, poste al la Hohenstein, kiuj tie regnis ĝis en la 15-a jc.

Fariĝinta nesto de rabantaj kavaliroj, la kastelo estis konkerita kaj bruligita en 1462 de koalicio ariganta la urbojn Colmar, Strasbourg kaj Bazelo, forta je 500 viroj kajartileriaj armiloj.

La familio Thierstein redakti

La restaĵoj de Haut-Koenigsbourg tiam estis konfiditaj al la familio Thierstein en 1479, kiu rekonstruis kaj plibonigis la defendrimedojn, adaptante ĝin al artilerio.

Ili konstruigis, sur okcidenta flanko, bastionon konsistantan el du artileriaj turoj kaj ŝilda muro, kun fortikaj muroj. La malalta korto estas ŝirmata per du turoj laŭ hufofero kaj per kurtinoj kun dikaj muroj. La kastelo estis ĉirkaŭigita per unua ŝirma muro por ĝeni la starigon de malamika artilerio.

En 1517, la lasta Thierstein, subfalante sub ŝuldoj, mortis. La familio estanta sen idaro, Maksimiliano la Unua aĉetis la kastelon. Nek la imperiestro nek la sinsekvaj posedantoj frontis la prizorgajn kostojn, konsiderante ke la unua ne pagis la duajn por tiuj laboroj.

La detruo redakti

 
Birdovido al la tuta kastelo

En 1633, la tridekjara milito, en kiu, inter aliaj, la Svedoj kontraŭis Aŭstrion, Alzaco estis ruinigita. En julio, la Svedoj, estrataj de la kapitano Filipo de Liechtenau sieĝis Haut-Kœnigsbourg, kiu estis nur ruina fortreso. Fortaj je kanonoj kaj haŭbizoj, ili kaptis la kastelon post kvindekdu-taga sieĝado. Iom poste, la fortreso estis detruita per fajrego. La kastelo tiam estis forlasita.

La akiro fare de la municipo Sélestat redakti

Klasita historia monumento[1] en 1862, la loko kaj ties ruinoj estis aĉetitaj tri jarojn poste de diversaj posedantoj fare de la municipo Sélestat.

La donaco al la imperiestro kaj la rekonstruo redakti

 
Stato en 1851 fare de Le Seq
 
Nuna stato

De 1871 kaj la traktato de Frankfurto, Alzaco refariĝis germana. La 4-an de majo 1899, la kastelo, tiam ruina, kaj la supraj grundoj ĉirkaŭ ĝi estis donacitaj de la municipo Sélestat al la germana imperiestro Vilhelmo la Dua de Hohenzollern kiu deziris tie krei muzeon por promocii la germanecon de Alzaco kaj, pli ĝenerale, la germanan mondon. La municipo konservis la centon da hektaroj el arbaro, ekonomie profitaj.

La estrado de la restaŭro de tiu fortreso estis konfidita en 1900 al Bodo Ebhardt, berlina arkitekto kaj arkeologo tiam 35-jara. Li komencis per la malembaraso de la loko kaj la restarigo de la malnovaj konstruaĵoj. La restaŭrado daŭris de 1901 ĝis 1908. La celo de Bodo Ebhardt estis restaŭri ĝin tia kia ĝi estis en ĉirkaŭ 1500. En malesto de arkeologiaj indikoj, de arkivoj kaj de elementoj kompareblaj kun aliaj samtempaj monumentoj, « la parto de interpretado, neevitebla en tiaj cirkonstancoj estis reduktita al minimumo kaj ĝi neniel la rezulto de iu ajn luda devojiĝo » (François Loyer, vidi bibliografion sube).

La nova konstruaĵo de Haut-Kœnigsbourg estis inaŭgurata la 13-an de majo 1908, sed la finlaboroj kaj la aĉetoj de kolektoj daŭris ĝis en 1918.

Por la imperiestro, tiu kastelo estis la okcidenta limo de la germana imperio, same kiel la kastelo de Malbork, nun en Pollando, markis la orientan limon[2].

La nuna monumento redakti

Fine de la Unua Mondmilito en 1919, la kastelo, privata bieno de la iama imperiestro, konsiderata kiel posedaĵo de la germana imperio, fariĝis posedaĵo de la franca ŝtato, okaze de la redono de Alzaco-Loreno, per apliko de la artikolo 56 de la traktato de Versajlo.

Tamen, la blazono de Vilhelmo la Dua estas ĉiam videbla sine de la kastelo. Ĝi tiel restas unu el la simboloj en Alzaco de la germana ĉeesto inter 1871 kaj 1918, dividita inter la restaŭro de la arkitekto kaj la romantika vizio de la mezepoko de Vilhelmo la Dua. La posedeco de la kastelo Haut-Kœnigsbourg estis transdonita de la Ŝtato al la departementa konsilio de Bas-Rhin en januaro 2007. Tiu transdono estis la unua hereda bieno transdonita de la Ŝtato al teritoria komunumo en listo de 176 bienoj transdoneblaj decidita en 2004.

La 16-an de decembro 2011, la tegmento de la kastelo Haut-Kœnigsbourg suferis gravajn damaĝojn sekve de la ŝtormo Joachim.

Tiu historia monumento estas celo de tre forta turisma vizitado, kun preskaŭ 550 000 vizitantoj jare[3].

Disputo pri iuj restaŭroj redakti

 
La honora pordo de la kastelo, unu el la polemikaj punktoj.

La vizito redakti

La kastelo estas konstruita sur roka okcidenta-orienta sprono. La muroj sekvas la formojn de la rokoj kaj pro tio ne estas regulaj. De okcidento orienten, troviĝas sinsekve :

  • La bastionoj el kiuj la grandega bastiono, celantaj ŝirmi la kastelon kontraŭ artileriaj pafoj venantaj de pli okcidentaj lokoj sur la roka sprono.
  • La supera ĝardeno, kiu kaŝas la loĝejon pli orientan al tiuj eblaj artileriaj pafoj
  • La loĝejo kun la loĝaj ĉambroj kaj la ĉefturo
  • La stelforma bastiono kun malpli altaj muroj ĉar ŝirmantaj la kastelon nur kontraŭ artileriaj pafoj el pli orientaj lokoj, do devige malsupre de la roka sprono[2].

La enirejo redakti

 

La enirejo situas malsupre. La pordo estas superita de bareliefo kun la blazono de la familio Thierstein. Dekstre estas maldika ĉirkaŭmuro (de la 15-a ĝis la 20-a jc) kaj sur la roka sprono la suda loĝejo (de la 12-a ĝis la 20-a jc)

La ĉefa pordo redakti

 

Oni eniras korteton kie la ĉefa pordo kun herso ebligas eniron en la kastelon. Super la pordo, la blazono de la Hohenzollern, memorigas ke la kastelo estis restaŭrita de Vilhelmo la Dua. Same kiel la blazono de Karolo la Kvina. Restaĵoj de la origina blazono estis retrovitaj sur la loko. Kaj Vilhelmo la Dua konsideris sin kiel ĝis heredanto.


La malalta korto redakti

 

La malalta korto estas ĉirkaŭata de komunaj kaj servaj konstruaĵoj (ĉevalejo). Tuŝanta konstruaĵo estas superata de ventmuelejo. Meze estas kopio de fontano de la 15-a jc konservata en Eguisheim.


La enirejo de la loĝejo kaj la pordo de la leonoj redakti

 
La lintelo de la enireja pordo de la loĝejo
 
La pordo de la leonoj

Ŝtuparo kun grandaj neregulaj ŝtupoj ebligas aliri al la loĝejo. Lasta defendaĵo konsistas el levponto je la nivelo de la pordo de la leonoj.


La interna korto kaj la sesangula ŝtuparo redakti

 

Supre estas interna korto superata de galerioj el ligno. Ankaŭ estas cisterno kun kvadrata rando kaj tegmento superata de sirena skulptaĵo.

Sesangula spirala ŝtuparo ebligas aliron al la superaj etaĝoj.

Puto profunda je 62 m estis fortigita por ne esti apartigebla de la loĝejo per artileria atako.

Per la galerio, ni aliras al kelo, kies longo indikas la larĝecon de la roka sprono sur kiu staras la kastelo.


La ĉefturo redakti

 
La ĉefturo vidata de la piedo de la muregoj
 
La imperia aglo supre de la ĉefturo

Sur antaŭekzistanta kvadrata bazo alta je 17 m kaj plialtigita samkvante dum la restaŭro kaj ŝirmata per tegmento.


La ĉambro de la imperiestro redakti

 
La aglo plafone de la ĉambro de la imperiestro

La ĉambro de la imperiestro estas la honora ĉambro de la kastelo. Por havi grandan plafonan altecon, la supera etaĝo ekzistanta en la mezepoko ne estis restaŭrita por konsistigi prestiĝan ĉambron de la 20-a jc. Ĝi estas videbla nur sur la interetaĝo de la muzikistoj.

La ĉambro de la armiloj redakti

 

Ĝi enhavas grandan kolekton de pikstangoj, halebradoj, klaboj kaj arbalestoj.


La lorena ĉambro redakti

 
 
Le Graoully

Ĝi enhavas lorenan meblaron, same kiel Graoully, drako de la folkloro de Metz.


La supera ĝardeno redakti

 

La supera ĝardeno ligas la loĝejon en la centro kun la bastionoj situantaj okcidente.


La granda bastiono redakti

 
 

La granda bastiono estas la plej fortikigita parto, ĉar ĝi devis kapabli kontraŭi artilerion pafantan de okcidente de la roka sprono. Tie estas konservataj kopioj de la kanonoj de la 16-a, 17-a jc. Ĝi estis sen tegmento en la 16-a jc.


Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Corinne Albaut, Le château du Haut-Kœnigsbourg, Monum, éd. du Patrimoine, 2005
  • Laurent Baridon et Nathalie Pintus, Le château du Haut-Kœnigsbourg : à la recherche du Moyen Âge, Éditions du patrimoine, CNRS éditions, Paris, 1998, 127 p. (ISBN 2-271-05409-5)
  • Jean Descars, François Loyer, Bernard Hamann, Monique Fuchs, Le Haut-Kœnigsbourg, Éditions d'art J.P. Barthélémy, Besançon,1991, 288 p.(ISBN 2-909413-00-4)
  • Christophe Carmona, Haut-Kœnigsbourg : le siège de 1633, DNA/la Nuée bleue, Strasbourg, 2000
  • Pierre Guérin, Jean Favière, Anne-Marie Piaulet et Jean-Marie Lemaire, Château du Haut-Koenigsbourg, L'Instant Durable, Clermont-Ferrand, 1988, XVI-36 p. (ISBN 2-86404-033-6)
  • Monique Fuchs et Bernhard Metz, Le château du Haut-Kœnigsbourg, Centre des monuments nationaŭ, Éd. du Patrimoine, Paris, 2001, 62 p. (ISBN 2-85822-607-5)
  • Hans Haug, Le château du Haut-Kœnigsbourg, Caisse nationale des monuments historiques et des sites, 1979, 47 p.
  • Guy Trendel, Le Haut-Kœnigsbourg et sa région : Haut-Kœnigsbourg, Oedenburg, Kintzheim, Reichenberg, Saint-Hippolyte, Bergheim, Pierron, Sarreguemines, 1998, 127 p. (ISBN 2708501836)
  • « Le vrai-faux centenaire du Haut-Kœnigsbourg. L'Alsace célèbre cette année le centenaire de la restauration de l'un de ses emblèmes », Est-Magazine (supplément de l'Est Républicain), n° 468, 27 avril 2008, pp. 8-11
  • Jacques Fortier, Sherlock Holmes et le mystère du Haut-Koenigsbourg, Le Verger éditeur, 2009, 192 pages
  • Roger Seiter (scénariste) et Giuseppe Manunta (dessinateur), Sherlock Holmes et le mystère du Haut-Koenigsbourg, bande dessinée d'après le roman de Jacques Fortier, Le Verger éditeur, 2013, 54 planches
  • Jean-Robert Zimmermann, Haut Koenigsbourg La sentinelle de l'Alsace, Editions Place Stanislas, 2008, (ISBN 978-2-35578-015-8)
  • Jean-Marie Le Minor, Mémoire en Images : Le Haut-Koenigsbourg, Editions Alan Sutton, 2004, (ISBN 2-84910-106-0)
  • Philippe Matter, Mini-Loup et le château fort, Éditions Hachette Jeunesse, 2008 (ISBN 978-2-01-22411-5)

Filmaro redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Datumbazo Mérimée: IA00124535
  2. 2,0 2,1 Corinne Albaut, Le château du Haut-Kœnigsbourg, Monum, éd. du Patrimoine, 2005
  3. Nombroj donitaj de Tourisme Alsace kaj de France 3 Alsace en elsendaĵo en la 23-a de novembro 2011.