La Havaja buteo aŭ en havaja lingvo Io, Buteo solitarius, estas mezgranda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj. Ĝi estas ununura membro de la genro Buteo endemia de Havajo. Buteoj estas facile rekonataj pro siaj fortikaj korpoj relative al siaj ĝeneralaj longo kaj enverguro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Havaja buteo
Havaja buteo
Havaja buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. solitarius
Buteo solitarius
(Peale, 1848)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Havaja buteo estas la ununura buteo indiĝena de Havajo, kaj restoj en fosilioj indikas, ke ĝi loĝis en Havaja insulo, Molokai, Oahu, kaj Kauai iam.[1] Nune ĝi estas konata kiel reproduktanto nur en la Havaja insulo en eroj de indiĝenaj arboj (Metrosideros polymorpha). Tiu specio estas protektata kiel Endanĝerita Specio en Usono. Tamen la IUCN klasigas la specion kiel Preskaŭ Minacata.

Aspekto redakti

 
Havaja buteo

La Havaja buteo estas proksimume 40 al 46 cm longa. La ino estas pli granda ol la masklo. Estas du kolorfazoj: malhela fazo (malhelbrunaj kapo, brusto kaj subflugiloj) kaj hela kolorfazo (malhela kapo, helaj brusto kaj subflugiloj). Piedoj kaj kruroj estas flavecaj ĉe plenkreskuloj kaj verdecaj ĉe junuloj.

Minacoj redakti

Komunaj minacoj de la Havaja buteo estas kontraŭleĝa pafado, degradado de ties indiĝena arbarhabitato, venenado, kolizioj kontraŭ veturiloj, malsatego kaj predado fare de aliaj animaloj.

Ekologio redakti

Tiu solema buteo restas en kaj defendas siajn teritoriojn la tutan jaron. Ili havas reproduktan sezonon el marto al septembro, kaj kutime la ino demetas nur unu ovon sed foje ŝi povas demeti ĝis 3 en unu ovodemetado. La ino faras la majoritaton de kovado dum 38 tagoj, dum la masklo faras la majoritaton de ĉasado. Post la ovodemeto, la ino permesas la masklon viziti nur por livero de manĝo al la nesto. La elnestiĝo okazas post 7 aŭ 8 semajnoj. Sukceso de idoproduktado estas 50 al 70 % de nestoklopodoj.

La Havaja buteo kutime ĉasas el senmova sinteno, sed povas ankaŭ plonĝi sur predo el aero. Ili manĝas ratojn, malgrandajn birdojn aŭ aliajn animalojn, grilojn, mantojn, milpiedulojn, centpiedulojn, kaj foje vermojn. Ili manĝis ankaŭ ekzemplerojn de la Havaja korvo, havaja birdo kiu estas formortinta en naturo. Ili estas oportunemaj predantoj kiu estas variaj en siaj manĝokutimoj. Ili havas akran kaj altatonan alvokon multe kiel ties havaja nomo: "ih-oh." Ili estas tre bruemaj dum la reprodukta sezono. La Havaja buteo estas povega fluganto.

La Havaja buteo estis reĝa simbolo en havaja legendo, kaj estis foje nomata “Iolani,” aŭ “Ekscita buteo”, kiu estis la nomo de Kamehameha la 4-a kaj de la Palaco Iolani.

Referencoj redakti

  1. Io (PDF). Hawaii’s Comprehensive Wildlife Conservation Strategy. State of Hawaii (2005-10-01). Arkivita el la originalo je 2012-02-13. Alirita 2009-03-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-13. Alirita 2011-10-23.

Eksteraj ligiloj redakti