Havajaj tropikaj altaĵaj arbedaroj

WWF-ekoregiono de Havajo, Pacifika ekozono

La havajaj tropikaj altaĵaj arbedaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Havajo.

Havajaj tropikaj altaĵaj arbedaroj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoUsono
Federacia ŝtatoHavajo
Koordinatoj20° 0′ 0″ N, 156° 0′ 0″ U (mapo)20-156Koordinatoj: 20° 0′ 0″ N, 156° 0′ 0″ U (mapo) [+]

Areo1 900 km² (190 000 ha)

Havajaj tropikaj altaĵaj arbedaroj (Tero)
Havajaj tropikaj altaĵaj arbedaroj (Tero)
Situo de la pacifikaj ekoregionoj. Vidu C0701.
vdr
Vegetaĵaro sur la deklivoj de Haleakala-Vulkano, Maui.

Priskribo redakti

La ekoregiono kovras 1 900 kvadratajn kilometrojn sur la supraj deklivoj de la vulkanoj Mauna Kea, Mauna Loa, Hualalaj, kaj Haleakala. Ĝi inkludas malfermajn arbedarojn, arbustarojn , herbejojn, kaj dezertojn. La ekoregiono limtuŝas la havajajn tropikajn humidajn arbarojn kaj la havajajn tropikajn sekajn arbarojn. La alta-montaraj herbejoj estas dominataj de herbotufaj poacoj kiaj Deschampsia nubigena, Eragrostis atropioides, Panicum tenuifolium, kaj Trisetum glomeratum. Dezertoj troviĝas en la plej malvarmaj kaj sekaj pintoj, kie nur ekstreme rezistemaj plantoj kiaj Argyroxiphium sandwicense (asteracoj) kaj Dubautia-specioj povas vegeti.

Flaŭro redakti

Arbedaraj specioj inkludas Chenopodium oahuense (kenopodiacoj), Vaccinium reticulatum, Dubautia menziesii (asteracoj), kaj Santalum haleakalae.

Faŭno redakti

La havaja ansero (Branta sandvicensis) estas unu el la malmultaj birdoj kiuj troviĝas en la alta-montaraj arbedaroj, dum la havaja petrelo (Pterodroma sandwichensis) reproduktiĝas en tiu ekoregiono.

Minacoj kaj konservado redakti

Estas pluraj gravaj areoj en la ekoregiono kiuj ne estas sufiĉe protektataj.

Kvankam iuj grandaj arbedaraj kaj dezertaj areoj estas relative sendifektaj, troa paŝtado de la brutaro, arbaraj incendioj, distraj agadoj, enmetitaj plantoj, enmetitaj formikoj kiuj mortigas indiĝenajn polenantojn, ĉiuj reprezentas signifajn minacojn por la indiĝenaj specioj kaj komunumoj. La alta-montaraj herbejoj estas reduktitaj laŭsurface, sed ili ankoraŭ okupas pli ol duonon de la origina areo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

20° N 156° U / 20 °N, 156 °U / 20; -156 (mapo)