Heĝemberizo, Emberiza cirlus, estas birdo de la genro de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj, kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Heĝemberizo
Heĝemberizo
Heĝemberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. cirlus
Emberiza cirlus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Emberiza cirlus
ovoj de Cuculus canorus canorus en nesto de Emberiza cirlus - Muzeo de Tuluzo
Emberiza cirlus.jpg
Emberiza cirlus

Ili reproduktiĝas en suda Eŭropo, insuloj de Mediteraneo kaj en norda Afriko. Temas pri specio de loĝantaj birdoj en tiuj pli varmaj areoj, kaj ĝi ne migras vintre. La specio estas ofta en ĉiaj tipoj de malfermaj areoj kun kelkaj arbustoj aŭ arboj, sed havas preferon por sunbanaj deklivoj.

Ŝanĝoj en agrikultura praktiko influis tiun specion tre negative en nordaj limoj de ties teritorio, kaj en Anglio, kie ĝi iam loĝis en multo de la suda lando, ĝi estas nun limigita al suda Devon. Heĝemberizo estas la maskoto en la nomŝildoj de la vilaĝo Stokeinteignhead.

Aspekto redakti

Heĝemberizo estas kiel malgranda Flava emberizo, 15-16.5 cm longa (enverguro de 22-22.5 cm)[1] aŭ simila birdo kun pli markataj malhelaj partoj en la kapobildo kaj kun dika beko de semomanĝanto, kies supra makzelo estas pli malhela. Temas pri specio kun seksa duformismo. La masklo havas brilflavan kapon, kun nigraj verto, okulstrio kaj gorĝareo kiuj daŭras kiel strioj ĝis la nuko, verdecgrizan brustozonon kiu daŭras ĝis suba nuko kaj tre flavajn subajn partojn (kun iom da strieco en la flankoj), kaj tre strieca bruna dorso. La kruroj estas oranĝecaj. La ino estas multe pli simila al tiu de Flava emberizo, sed havas striecan grizbrunan pugon (anstataŭ senmarka helbruna aŭ ruĝecbruna) kaj brunajn ŝultrojn kaj ne havas flavan antaŭkronan makulon.

La monotona kanto de la masklo estas sonorileca trilado, kiel tiu de la Norda filoskopo aŭ la fina sonorado de la Babilema silvio.[1]

Somere ties natura manĝo konsistas el senvertebruloj ekzemple akridoj kaj griloj por manĝigi sian idojn. Vintre ili manĝas malgrandajn semojn de vintraj stoploj, senkultiva tero, novalo, kaj vintra manĝo de stokejoj de grenofojno. Ili tendencas manĝi vintre en aroj.

La nesto estas surgrunda, kun densa kovraĵo havigita de densaj heĝoj kaj arbustoj. La idealaj arbustoj ŝajne estas Prunelo, Kratago Crataegus monogyna, Rubuso kaj Ulekso. La reprodukta sezono estas de aprilo ĝis meza septembro, eventuale kun 3 idoj totale. Ili estas loĝantaj nature kaj ofte veturas nur 250 m el siaj nestoj por manĝi somere, kaj ĝis 2 km vintre por trovi stoplojn. La ino demetas 2 ĝis 5 ovojn, kiuj montras la harŝajnajn markojn karakterizajn de emberizoj.

La ideala farmeja habitato estas mikso de herbejo kaj plugeblaj kampoj, dividitaj per densaj heĝoj kun tufoj de densa arbustaro.[2]

Konservopolitiko en Anglio redakti

Tre malgranda populacio de Heĝemberizo ekzistas en Suda Devon en Anglio.

Pere de la projektoj Countryside Stewardship Scheme kaj Environmental Stewardship, Natural England havas diversajn eblojn konservi tiun specion:

  • Permesi vintrajn stoplojn. Lasi rikoltajn stoplojn de printempa ordinara hordeo netraktatajn (sen sterko, pesticidokultivado) ĝis fino de sekva marto. Tio permesus al heĝemberizoj manĝi vintre la forlasititajn grajnojn kaj semojn de larĝfoliaj plugeblaj herboj kiaj Aristolokio, Stelario, kaj unujara herbo kia Poo, Poa annua, kiu kreskas dume. Perdo de tiu malnova kultivopraktiko kondukis al malpliiĝo de tiu specio.
  • Pluhavi duonplibonigitajn aŭ neplibonigitajn herbej- kaj kampobordojn, ĉefe de fiherboj kiaj Dactylis. Tiuj havigas vintran habitaton por insektoj, kiuj siavice havigas manĝon por heĝemberizoj kaj ties idoj.
  • Semi miksaĵon de semoj sur bazo de hordeo. Tiu rikolto havas malferman strukturon, kiu permesas al birdoj manĝi.
  • Ne uzi fumizajn insekticidojn por havigi senvertebrulan manĝon tiom longe kiom eblas.
  • Lasi heĝojn netonditajn dum tempoperiodoj. Tio havigas reproduktajn areojn kaj manĝon.[3]

Partnereco inter Natural England kaj RSPB permesas la Projekton Heĝemberizo, parto de pli granda projekto nome Action for Birds (Agado por birdoj).

Danke al klopodoj por konservado fare de organizoj kaj terposedantoj, la populacio de Heĝemberizo pliiĝis el 118 paroj en 1989 al 700 paroj en 2003. Tamen ties teritorio ne etendiĝis.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (1997) The Birds of the Western Palearctic [Abridged]. OUP. ISBN 019854099X.
  2. Farming for Birds Cirl Bunting RSPB , broŝuro
  3. (2008) Entry Level Stewardship Handbook. Natural England, p. 29. ISBN 978-1-84754-080-5.

Eksteraj ligiloj redakti