Heĝirohiĝro (arabe هِجْرَة) markas la komencon de la islama erao, la elmigradon de Mahometo el Mekka al Medino en jaro 622 kaj signas la komencon de la islama tempokalkulo.

La jaroj estas kalkulitaj, de kiam Mahometo forlasis la urbon Medino, je la 9-a de septembro de 622 p.K. La komenco de tiu jaro (16-a de julio estas la komenco de islama kalendaro. La kalendaro estas ankaŭ nomita Heĝira Kalendaro laŭ la araba vorto por "fuĝo". La unua tago de la unua monato (1 MuHarram) de la unua jaro (1 AH) estas tiu tago.

Datoj en ĉi kalendaro, en angla lingvo, estas kutime mallongigitaj per AH el la latina esprimo Anno Hegirae, "en la jaro de la Heĝiro". Jaroj antaŭ la Heĝiro estas skribitaj BH. Ne estas jaro 0.

Tiu ĉi centra evento montriĝas ankaŭ en tio, ke la islamaj sanktaj skriboj, la Korano, ĉiu surao skribas pri eventoj "antaŭ" aŭ "post la heĝiro".

vidu: Kiblo (preĝa direkto de la islamanoj)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti