Hedwig Courths-Mahler

Hedwig COURTHS-MAHLER [hedviĥ kurc-maler] (* la 18an de februaro 1867, † la 26an de novembro 1950) estis germana verkistino.

Hedwig Courths-Mahler
Persona informo
Hedwig Courths-Mahler
Naskiĝo 18-an de februaro 1867 (1867-02-18)
en Nebra
Morto 26-an de novembro 1950 (1950-11-26) (83-jaraĝa)
en Tegernsee
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Regno vd
Familio
Infanoj Margarete Elzer vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo vd
Verkado
Verkoj Q1854303 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte kiel eksteredzeca infano en Nebra (Saksio-Anhalto), ŝi frue forlasis la lernejon por labori kiel servistino kaj vendistino en Halle (Saale), Chemnitz kaj Lepsiko. Jam kiel junulino ŝi verkis amnovelojn kaj amromanojn; la unuan novelon ŝi publikigis en la jaro 1886 en gazeto. Post tre sukcesa verkista kariero ŝi mortis en 1950 en Rottach-Egern, Bavario.

La verkaro de Hedwig Courths-Mahler konsistas el pli ol 200 titoloj, kiuj konstante pritraktas la samajn temojn: Persono el la malsupra tavolo de la socio atingas riĉecon kaj geamantoj malgraŭ obstakloj kaj intrigoj finfine kuniĝas. Malgraŭ tiuj kliŝoj kaj la el nuntempa perspektivo ege konservativa vidpunkto de la aŭtorino pri la rilatoj inter viroj kaj virinoj, la verkoj de Hedwig Courths-Mahler ĝis nun estas vaste legataj.

Listo de verkoj redakti

  • Die wilde Ursula (romano, 1912)
  • Griseldis´ (romano, 1916)
  • Ich will (romano, 1916)
  • Meine Käthe (romano, 1917)
  • Eine ungeliebte Frau (romano, 1918)
  • Die schöne Unbekannte (romano, 1918)
  • Der Scheingemahl (romano, 1919)

Eksteraj ligiloj redakti