La Heermana mevo (Larus heermanni) estas mezgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Heermana mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Heermana mevo 'Larus heermanni'
John Cassin 1852
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi vivas en Norda Ameriko kaj pli precize en Usono kaj ĉefe Meksiko. El la nuna loĝantaro de ĉirkaŭ 150,000 paroj, 90 % nestas en la insulo de Isla Rasa kaj ankaŭ en Pequeña Cardinosa en Baja California en la Kalifornia Golfo, kun pli etaj kolonioj pli norde kiel en Kalifornio kaj pli sude ĝis Najarito. Post reproduktado, tiuj birdoj ĝenerale disiĝas norden al centra Kalifornio, kaj malpli ĝenerale pli norden ĝis Brita Kolumbio kaj pli suden ĝis Gvatemalo. Ili troviĝas plej ofte ĉe strandoj aŭ en maro, sed malofte en interno, ekzemple en la lago Salton.

Aspekto redakti

Temas pri granda birdo ĉirkaŭ 48 cm longa (el 46 ĝis 53) kun enverguro de 105 ĝis 130 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 500 g (el 370 ĝis 640). Tiu specio montras maloftan aspekton rilate la plej parto de la mevoj. Ĝi estas preskaŭ tute griza (hela en brusto kaj malhela en dorso) kaj apenaŭ estas kontrasto inter supraj kaj subaj partoj malkiel ĉe aliaj mevoj. La flugilpintoj estas pli malhelaj, preskaŭ nigraj, kaj la kapo estas blanka dum la reprodukta sezono -tiam estas sufiĉe kontrasto kun la nigraj okuloj kaj ruĝa beko kun nigra pinto-, sed poste griziĝas kaj malaperas tiu kontrasto. La kruroj estas malhelgrizaj. La vosto montras blankan pugon, nigran larĝan strion kaj mallarĝan blankan bordon. Ankaŭ flugiloj montras malantaŭan mallarĝan blankan bordon.

Nematuruloj aspektas kiel nebredantaj plenkreskuloj, sed ili estas pli malhelaj kaj brunaj kaj ties beko estas karnokolora aŭ rozkolora la duan vintron; ili estas plenkreskuloj post kvar jaroj. Kelkaj birdoj, ne plie ol 1 ĉiu 200, havas blankajn kovrilplumojn, kio formas rimarkindan makulon en supraj flugiloj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la masklo iomete pli granda.

Kutimoj redakti

Tiu specio nestas kolonie surgrunde aŭ inter rokoj, kiel multaj mevoj. La nesto estas konstruita el bastonetoj, ŝtonetoj, plumoj, ktp. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn flavecajn kun grizaj aŭ brunaj markoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum unu monato kaj manĝigas la idojn.

La Heermana mevo manĝas ĉefe fiŝojn, krustulojn, moluskojn kaj aliajn etajn marbestojn kaj algojn kaj foje kleptoparazitas predojn el aliaj marbirdoj, ĉefe de Bruna pelikano, kun kiu ĝi ofte kuniĝas.

Isla Rasa estis deklarita rifuĝejo en 1964 kaj oni malhelpas ovokolektadon kaj ĝenadon dum la reprodukta sezono.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti