Heimberg BE

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Heimberg


Heimberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 6297 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Heimberg
Blazono de Heimberg
Blazono de Heimberg
Blazono de Heimberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 47′ 24″ N 7° 36′ 7″ O / 46.79000 °N, 7.60194 °O / 46.79000; 7.60194 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 24″ N 7° 36′ 7″ O / 46.79000 °N, 7.60194 °O / 46.79000; 7.60194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6297
Areo 5,41 km²
Alteco 551 m super marnivelo
Poŝtkodo 3627
Komunumkodo 0928
Mapo de Heimberg
Mapo de Heimberg
Mapo de Heimberg
vdr

Geografio redakti

Heimberg situas ĉe la orienta bordo de la rivero Aro norde de la urbo Thun ĉe la transiro de la Svisa Mezlando al la Svisaj Antaŭalpoj. Heimberg estas kvazaŭ la enirejo al la Berna Oberlando. En sudo de la komunumo la rivero Zulg alfluas al Aro. La komunumo Heimberg konsistas el la vilaĝo Heimberg kaj la vilaĝetoj Bümberg (sur alteco de 600 m s.m. norde de Heimberg) kaj Thungschneit (sur alteco de 596 m s.m. nordokcidente de Bümberg), kaj la setlejo Im Kaliforni (en la triangulo sude de Zulg, oriente de Aro kaj norde de la kvartalo Glättimüli de la komunumo Steffisburg).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,41 km², de kiuj 34,2% estas kovritaj de arbaro, 29,6% servas por agrikulturo kaj 33,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Heimberg limas en nordo al Oppligen, en nordnordoriento al Brenzikofen, en nordoriento al Fahrni, en oriento al Steffisburg, en sudo al Thun, en sudoriento al Uetendorf, en okcidento al Uttigen, kaj en nordnordokcidento al Kiesen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Berno al Thun kaj la svisa aŭtovojo A6, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Krome la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Thun en Heimberg kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 6. La trajnlinio de Burgdorf al Thun disponas pri du stacidomoj sur la komunuma teritorio (Heimberg kaj Lädeli).

Historio redakti

La unua dokumentita mencio de Heimberg datiĝas el la jaro 1146 kiel Heimberc. en la loko Bühlacker estis malkovritaj restaĵoj de romia setlejo. Inter 1146 kaj 1175 estis menciitaj la Baronoj de Heimberg. Ilia havaĵo estis heredita en la 13-a jarcento parte de la Grafoj de Kiburgo parte de la Grafoj de Buchegg. en 1384 la kiburga havaĵo en Berna Oberlando estis akirita de la urbo Berno. La Senjorujo Heimberg fariĝis parto de la libera tribunalo de Steffisburg en la Voktejo Thun. Post la fino de la Helveta Revolucio en ĝi estis atribuita al la distrikto Thun, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la samnoma administra distrikto. En 1869 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Thungschneit estis integrita al Heimberg. En la 2-a duono de la 20-a jarcento en Heimberg komenciĝis pro la allogo de la aglomeraĵo de Thun kaj Steffisburg rapida evoluo kun granda kresko de la loĝantaro.[3]

Partnerkomunumo redakti

Heimberg ek de 1992 havas komunuman partnerecon kun la urbo Horažďovice en Ĉeĥio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti