HEIMWEHR estas historia faktermino por kunigi ĉiujn duonmilitarajn taĉmentojn en Aŭstrujo dum la Unua respubliko (1918-38), kiuj batalis por la kristansocialaj, poste: aŭstrofaŝismaj ideoj.

Heimwehr
emblemo
militforta asocio
Komenco majo 1920 vd
Fino oktobro 1936 vd
Lando(j) Aŭstrio vd
vdr
Almarŝado de Heimwehr-anoj en 1931 en Wiener Neustadt.

Iompostioma rolŝanĝo al kontraŭsocialdemokratia batalgruparo redakti

La sindefendaj organizoj estis unue superpartiaj kaj estiĝis en 1919 dum la naciaj kvereloj en Karintio, rekrutiginte membrojn de grupoj kiuj nomiĝis "Heimatschutz, Heimatwehr, Ortswehr, Bürgergarde" aŭ simile. Pro ekakriĝintaj ensociaj malkonsentoj oni baldaŭ konfrontiĝis al la socialdemokratia Republikanischer Schutzbund.

Post la t.n. Julia ribelo en la 15-an de julio 1927, la Heimwehr definitive ŝanĝiĝis pli kaj pli, ĉefe sub la estrado de Ernst Rüdiger Starhemberg de inter 1930 kaj 1936, al politika batalgrupo direktita ekskluzive kontraŭ socialdemokratoj kaj aliaj maldekstruloj. Laŭ la modelo de la itala faŝismo ili subtenis dum la proklamado de la Programo de Korneuburg (la 18-an de majo 1930) la starigon de totalisma ŝtagvidado fare de povoplena ŝtatkondukisto. Tio rekte kondukis al la sistemo de Aŭstrofaŝismo. Malgraŭ internaj intereskonfliktoj (personigitaj inter malŝato reciproka de Starhemberg kaj Emil Fey), la influo al la nacia politiko kreskegadis.

Sub la duontotalisma reĝimo de Dollfuß redakti

En 1933/34 Heimwehr subtenis la kancelieron Engelbert Dollfuß krei duontotalisman politiksistemon en Aŭstrujo. Li siaflanke petis ties helpon dum la februaraj bataloj de 1934 kaj ricevis la deziritan subtenon. Ek de septembro 1933 Heimwehr igis kelkajn siajn membrojn ministroj. Post la proklamo de la totalisma konstitucio en la 1-a de majo 1934 Heimwehr ekkunlaboris en intima ligo kun Vaterländische Front, kun kiu Heimwehr fandiĝis sub la nomo de Frontmiliz post la malpotencigon de vickanceliero Starhemberg en oktobro de 1936.

Jam en 1933 alo de Heimwehr estis aniĝinta al la aŭstraj nazioj, sub la gvidado de Walter Pfrimer (1881-1968).

Literaturo redakti

  • L. Rape: Die österreichischen Heimwehren und die bayerische Rechte. 1920 bis 1923, Wien 1977
  • W. Wiltschegg: Die Heimwehr. Eine unwiderstehliche Volksbewegung?, 1985
  • Wilhelm Chraska: Die Heimwehr und die Erste Republik Österreich. Überlegungen zur österreichischen Staatswerdung nach dem Zusammenbruch der Monarchie 1918. Kiel 1981.
  • Earl C. Edmondson: The Heimwehr and Austrian Politics 1918-1936. University of Georgia Press, Athens, 1978, ISBN 0-8203-0437-9 S.
  • Lajos Kerekes: Abenddämmerung einer Demokratie. Mussolini, Gömbös und die Heimwehr. Europa Verlag, Wien-Frankfurt-Zürich 1966.
  • Walter Wiltschegg: Die Heimwehr. Eine unwiderstehliche Volksbewegung? (= Studien und Quellen zur österreichischen Zeitgeschichte, Band 7), Verlag für Geschichte und Politik, Wien 1985, ISBN 3-7028-0221-5.
  • Earl C. Edmondson: Heimwehren und andere Wehrverbände. En: Dachs Herbert, Hanisch Ernst, Staudinger Anton und Tálos Emmerich (Hrsg.): Handbuch des politischen Systems Österreichs. Erste Republik 1918-1933, Manz Verlag, Wien 1995, ISBN 3-214-05963-7.
  • Martin Prieschl: Die Heimwehr. En: TRUPPENDIENST - Zeitschrift für Ausbildung, Führung und Einsatz, Kajero 313, p. 43–50, Wien 2010.

Eksteraj ligiloj redakti