Heinrich-Schütz-Domo (Weißenfels)

muzeo en Germanio

La Heinrich-Schütz-Domo en Weißenfels, Germanujo, estis ekde 1651 ĝis lia morto la vivoloko de Heinrich Schütz. Estas nun la ununura plejparte en originala stato vizitebla loĝodomo de la komponisto, en kiu li komponis gravajn verkojn dum sia maljunaĝo.

La funde resanigita muzeo „Heinrich-Schütz-Domo“ en Weißenfels remalfermiĝis en 2012

Historio de la muzeo redakti

En la jaro 1956 urba arĥivisto Adolf Schmiedecke de Weißenfels unuafoje instalis malgrandan Schütz-memorejon en la domo, kiu dum la 1970-aj jaroj transloĝiĝis en ĉambron de Kastelo Neu-Augustusburg. La domo tiutempe estis priloĝata. Meze de la 1980-aj jaroj oni instalis en la domo post ampleksaj rekonstruaj kaj resanigaj laboroj okaze de la 400-a naskiĝdatreveno de Heinrich Schütz la muzikmemorejo je Weißenfels. En 1994 oni novaranĝis la konstantan ekspozicion fokusige la verkaron el la maljuneco de la komponisto kaj ties rilaton al Weißenfels. Ekde 2003 la muzeon tenas la muzikasocio Weißenfelser Musikverein Heinrich Schütz.

Malkovroj redakti

Oktobron de 2010 oni trovis je la sanigo de la domo du tekstofragmentoj de ne plu konserviĝinta komponaĵo, kiu interalie muzikigis psalmon 10. La fragmentoj devenas el la tempo de 1650 ĝis 1660.[1]

En 2013 Bach-esploristo Peter Wollny el Lepsiko malkovris en la Heinrich-Schütz-Domo ĝis tiam nekonata notacion maskribitan de Johann Sebastian Bach. La kopio de meso de la itala komponisto Francesco Gasparini troviĝis en la kolekto de iama biblioteko ej Weißenfels. La Heinrich-Schütz-Domo transprenis en la jaro 2005 la kolekton de muziknoto el la iama biblioteko Weißenfels de la evangela paroĥo kiel pruntaĵo en sian arĥivon, por alirebligi ĝin al la esploro kaj utiligi por la muzika praktiko. Kvankam Johann Sebastian Bach ekde 1713 laboris komponiste por la kortego je Weißenfel kaj ekde 1729 ĝis 1736 tenis la titolon de kortega kapelmajstro, la trovita manskriba notacio ne rilatas kun lia laboro en Weißenfels. Li pretigis la kopion de la meso proksimume 1740 por prezentadoj en la du lepsikaj ĉefpreĝejoj Sankta Tomaso kaj Sankta Nikolao. La malkovro de la baĥa manskribaĵo en la arĥivo de la Heinrich-Schütz-Domo subtenas la supozon, ke partoj el la muzikaĵokolekto je Weißenfels originas el Lepsiko. Du kantoroj el Weißenfels , Carl Ludwig Traugott Glaeser (kantoro 1771-1797) kaj Karl Heinrich Reinicke (kantoro 1797-1798), pasigis sian edukadon en la lepsika Thomas-Ĥoro kaj ĉe la Universitato de Lepsiko. Oni supozas, ke Glaeser metis la bazan stokon por la muzikaĵokolekto en Weißenfels, akirinte multajn manskribaĵojn de lepsikaj muzikistoj. La manskribaĵo troviĝis en la prezentado-materialo por anonima meso. Bach aldonis al la kantvoĉoj de la meso sonfortigajn arĉajn kaj blovajn voĉojn. Entute kvar el dek tri voĉoj devenas el la plumo de Bach, la aliajn naŭ voĉojn pretigis kopiisto. En ĉi tiu aranĝo la verko trovis la intereson de la vajsenfelzaj kantoroj, kiuj kolektis okulfrape multajn verkojn kun riĉa blovinstrumentaro por la ĉefaj kaj festaj diservoj en la preĝejo Sankta Maria je Weißenfels.[2][3]

Referencoj redakti

  1. Unter alten Holzdielen Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine. Artikolo en la gazeto Sächsische Zeitung de la 5-a de majo 2011
  2. Deutsches Musikinformationszentrum: Notenhandschrift von Johann Sebastian Bach entdeckt En: news, 7-an de junio 2013.
  3. Unbekannte Notenhandschrift Bachs entdeckt - esploristo Peter Wollny pri la trovado de manskribaĵo de Johann Sebastian Bach En: Deutschlandfunk - Kultur heute, la 6-an de junio 2013.

Literaturo redakti

  • Günter Kowa: Ganz oben unterm Dach, da liegt ein Schatz im Notenschrank. En: FAZ, 1-an de decembro 2012, p. 34.

Eksteraj ligiloj redakti

51.1996411.97094