Heinrich BERLIN NeubartEnrique Berlin (Fürth, Bavario, 13a de novembro 1915 - Meksikurbo, 6a de majo 1988) estis historiisto, antropologo kaj arkeologo. Kiel fakulo pri majaoj li faris esplorojn en la arkeoligiaj kuŝejoj de Meksiko kaj Gvatemalo.

Heinrich Berlin
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1915 (1915-11-13)
en Fürth
Morto 6-an de majo 1988 (1988-05-06) (72-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortokialo kancero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo • prahistoriisto
vdr

En 1935, dum la reĝimo de Nazia Germanio, lia familio decidis migri al Meksiko. Li studis en la Facultad de Filosofía y Letras de la Universidad Nacional Autónoma de México (UNAM), kie li gradiĝis en 1939, magistriĝis en 1942 kaj doktoriĝis en antropologio en 1947. Li estis disĉiplo de Pablo Martínez del Río kaj de Rafael García Granados. Li estis kolego de Ignacio Bernal kaj Alberto Ruz Lhuillier. Li instruis en la Facultad de Humanidades de la Universitato de San Carlos de Gvatemalo kaj finfine en la Universidad Iberoamericana de México, kie li konis Beatriz Ramírez de la Fuente kaj Marta Foncerrada de Molina, kun kiuj li kunhavis sciaron.[1]

En 1940 li eklaboris en la arkeologia zono de Palenque sub la direktorado de Miguel Ángel Fernández. En 1946 li estis nomumita membro de la Akademio de Geografio kaj Historio de Gvatemalo, kaj li estis redaktoro de diversaj artikoloj de ties publikaĵoj. En 1949 li ekkunlaboris kun la Instituto de Antropologio kaj Historio de Gvatemalo kaj faris esplorojn en Peteno kaj Tikal. La 10an de januaro 1952 li edziĝis al la profesorino Gertrud Marianne Rutz Ree, sed ili baldaŭ divorcis.[2]

En 1953 li ricevis stipendion de la Instituto Carnegie por fair esplorojn en la meksikaj statoj Chiapas, Campeche, Tabasco kaj Yucatán.[3] Inter liaj laboroj elstaras la esploroj en Mayapán, en la komplekso de Centla kaj en la Kanjono de Sumidero. Inter liaj kontribuoj al epigrafio menciidasm ke li malkovris kun Tatiana Proskouriakoff la signifon kaj uzadon de la glifo kiu uzis la urboj de majaoj kiel toponimo por distingi la regantan dinastion.[4]

Publikaĵoj redakti

  • “Un templo olvidado en Palenque”, 1942.
  • Fragmentos desconocidos del Códice de Yanhuitlán y otras investigaciones mixtecas, 1947.
  • Antropología e historia de Guatemala, 1951.
  • Late Pottery Horizons of Tabasco (Contributions to American Anthropology and History), por la Instituto Carnegie en 1956.
  • Historia de la imaginería colonial en Guatemala, 1952.
  • “A New Inscription from the Templo of the Foliated Cross at Palenque”, 1957.
  • “El glifo emblema en las inscripciones mayas”, 1958.
  • Nómina de artistas y artesanos coloniales de Guatemala, 1965.
  • “The Destruction of Structure 5D-33-1st at Tikal” para American Antiquity, 1967.
  • Signos y significados en las inscripciones mayas, 1977.
  • Arte maya, 1982.

Notoj redakti

  1. Luján, 1991; 123
  2. Luján, 1991; 120
  3. Luján, 1991; 121
  4. Luján, 1991; 122

Bibliografio redakti