Heinrich Eduard Weber

Heinrich Eduard Weber, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Wéber Ede estis svisa kaj hungara instruisto, agronomo.

Heinrich Eduard Weber
Heinrich Eduard Weber
Heinrich Eduard Weber
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1843 (1843-01-11)
en Bazelo
Morto 24-an de septembro 1935 (1935-09-24) (92-jaraĝa)
en Kerepes
Ŝtataneco SvislandoHungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Heinrich Eduard Weber[1] naskiĝis la 11-an de januaro 1843 en Bazelo (Svislando), li mortis la 24-an de septembro 1935 en Kerepes (Hungara reĝlando).

Biografio redakti

Heinrich Eduard Weber akiris pedagogian diplomon en sia naskiĝurbo en 1863, sed li studis ankaŭ agronomion. Post la diplomo li instruis en Bächtelen. En 1870 li akceptis inviton de Hungarlando kaj li estis edukejestro en Balatonfüred du jarojn. Inter 1872 kaj 1883 li instruis la germanan lingvon en lernejo en Buda, respektive en Budapeŝto, poste li emeritiĝis. Li akiris bienon en Kerepes, kie li vivis plu. El la bieno li kreis imponan modelan bienon dum 3 jaroj. En 1887 kune kun svisaj entreprenistoj aĉetis areon en proksimeco de Kecskemét por krei vitejon rezistan kontraŭ filokseroj. Proksimume cent familioj ekloĝis tie kaj nomumis la kolonion Helvécia. Weber konstruis ankaŭ kastelon en 1905. Li revenis al Kerepes en 1911. Pro la 1-a mondmilito li malriĉiĝis. Lia edzino naskis filon.

Li estis ankaŭ tradukisto de la hungara literaturo al la germana.

Elektitaj tradukaĵoj redakti

Memorigiloj redakti

  • busto en Helvécia
  • lernejo de Helvécia prenis la nomon "Wéber Ede"
  • strato en Kerepes prenis la nomon "Wéber Ede"

Fontoj redakti

Referencoj redakti