Heinrich Lübke

germana politikisto

Heinrich LÜBKE (naskiĝis la 14-an de oktobro 1894 en Sundern (Nordrejn-Vestfalio), mortis la 6-an de aprilo 1972 en Bonno) estis germana politikisto. Li estis membro de la germana Zentrumspartei ("Partio de la Centro")), kaj ekde la jaro 1945 de la Kristandemokratia Unio de Germanio (CDU). Inter la jaroj 1953 kaj 1959 li estis ministro pri nutrado, agrikulturo kaj forstado en la registaro de okcidenta Germanio (FRG), kaj poste estis la prezidento de Germanio de 1959 ĝis 1969. Posteulo en tiu pozicio estis Gustav Heinemann.

Heinrich Lübke
Persona informo
Heinrich Lübke
Naskiĝo 14-an de oktobro 1894 (1894-10-14)
en Sundern
Morto 6-an de aprilo 1972 (1972-04-06) (77-jaraĝa)
en Bonno
Mortis per stomaka kancero vd
Tombo Q52158849 vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Bonna universitato vd
Partio ZentrumsparteiKristandemokrata Unio de Germanio vd
Subskribo Heinrich Lübke
Familio
Gefratoj Friedrich Wilhelm Lübke vd
Edz(in)o Wilhelmine Lübke vd
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero vd
Aktiva en DuseldorfoBonnoBerlino vd
En TTT Oficiala retejo vd
Prezidanto de Germanio
Dum 19591969
Antaŭulo Theodor Heuss
Sekvanto Gustav Heinemann
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
vilao Hammerschmidt en Bonno

Formalan sidejon li (kiel ĉiuj antaŭaj kaj postaj prezidentoj ĝis la jaro 1999) havis en la klasicisma Kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasicisma Vilao Hammerschmidt en Bonno.

Lia edzino Wilhelmine Lübke estis protektantino de asocio pri la medicina prizorgo de patrinoj, kaj krome engaĝiĝis en organizoj pri maljunuloj, handikapitoj kaj en la germana komitato por Unicef. Kontraŭe al sia edzo mallerta pri fremdaj lingvoj, la instruistino flue parolis la anglan, francan, hispanan, italan kaj rusan lingvon, kaj dum la prezidenteco de sia edzo kaj la sekvaj kvin jaroj de la registaro de Willy Brandt aparte sukcese utiligis sian konon de la rusa lingvo en diplomatiaj servoj cele al la plibonigo de la rilatoj de okcidenta Germanio al Sovetunio kaj la aliaj ŝtatoj ligitaj per la Varsovia kontrakto.