Heinrich Rudolf Constanz LAUBE (naskiĝinta la 18-an de septembro 1806 en Sprottau, (pole Szprotawa); mortinta la 1-an de aŭgusto 1884 en Vieno) estis germana verkisto, dramisto kaj teatrodirektisto kaj membro de la unua demokratia Nacia Asembleo je Frankfurto ĉe Majno.

Heinrich Laube
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1806 (1806-09-18)
en Szprotawa
Morto 1-an de aŭgusto 1884 (1884-08-01) (77-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Matzleinsdorf Protestant Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleUniversitato de Vroclavo
Subskribo Heinrich Laube
Okupo
Okupo verkistodramaturgopolitikisto
vdr

Laube simpatiis kun la ideoj de la franca julirevolucio kaj kun la pola ribelo. Ekde la mezo de 1831 Laube laboris sur bienego Jäschkowitz kiel dominstruisto.

Vivo redakti

Junion de 1832 Laube iris al Lepsiko, kaj fine de la sama jaro oni dungis lin kiel redaktisto de la gazeto Zeitung für die elegante Welt. En ĉi tiu revuo li esprimis pli kaj pli ofte sian politikan opinion, i.a. ankaŭ sian fervoron por la literatura movado Juna Germanujo. Someron de 1833 li vojaĝis kun la jungermana verkisto Karl Gutzkow al Italujo, kion li poste temigis en la Reiseskizzen (vojaĝnotoj). Ĉar Laube en ĉi tiu tempo sin esprimis ĝuste en siaj eseoj pli kaj pli politike, printempon de 1834 la saksa registaro decidis forpeli Laube el Dresdeno. Kun Ludolf Wienbarg, kiu krom Gutzkow validis kiel ĉefparolanto de Juna Germanujo, Laube interamikiĝis. La 26-an de julio li estis arestita en Berlino. Septembron de 1834 okazis akuzo pro studentkorporaciaj intrigoj kaj instigo al malkontento kontraŭ la germana federacio. Fine de aprilo 1835 oni liberigis lin el la aresto pro esploro, aljuĝis al Laube la restadejon Naumburg kaj dekretis lian daŭran polican prigardadon.

Dum la Martrevolucio de 1848 Laube denove partoprenis la politikan agadon: En Frankfurto li estis raportisto pri la antaŭ-parlamento. Kiel delegito de sia hejmdistrikto li tamen restis sensukcesa, sed povis eniri per german-bohema mandato en la frankfurtan Paŭlopreĝejon. Tie oni atribuis lin kiel monarĥisto al la frakcio Augsburger Hof. Post la elekto de la prusa reĝo kiel imperiestro de Germanujo en marto de 1849 li rezignis sian mandaton, ĉar li rigardis fiaskinta sian ideon de grandgermana ŝtato.

Fine de la sama jaro Laube estis vokita kiel arta direktisto de la Burgoteatro. Pli ol dek ok jarojn li tenis ĉi tiun postenon, ĝis kiam li post kverelo kun intendanto Friedrich Halm sin maldungis aŭtunon de 1867. Laube retiriĝis ĝis 1869 en privatan vivon; en ĉi tiu jaroj li transprenis provizore por preskaŭ du jaroj la estradon de la urba teatro je Lepsiko. En 1872 oni proponis al li la estradon de la nova Viena Urboteatro. Li akceptis kaj tenis ĉi tiun postenon kun interrompo en 1875 ĝis 1880.

Literaturo redakti

  • Heinrich Hubert Houben: Heinrich Laubes Leben und Schaffen. Sonderabdruck aus: Heinrich Laubes ausgewählte Werke in zehn Bänden. Lepsiko: Hesse 1905
  • Karl Nolle: Heinrich Laube als sozialer und politischer Schriftsteller. Bocholt: Temming 1914; samtempe doktortezo Monastero 1915.
  • Erich Ziemann: Heinrich Laube als Theaterkritiker. Bonn 1931 (doktortezo Kolonjo 1931; Teildruck); la sama Emsdetten: Lechte 1934.
  • Lothar Sträter: Burgtheaterdirektor Heinrich Laube und sein Publikum. Doktortezo Vieno 1960.
  • Georg Altmann: Heinrich Laubes Prinzip der Theaterleitung. Hildesheim: Gerstenberg 1978. ISBN 3-8067-0708-1
  • Julia K. Lawson: Heinrich Laubes "Junges Europa". Doktortezo Bloomington, Ind. 1980.
  • Ellen von Itter: Heinrich Laube: ein jungdeutscher Journalist und Kritiker. Frankfurto ĉ.M.: Lang 1989 (Europ. Hochschulschriften, Serio 1, K. 1143); samtempe doktortezo Duseldorfo 1988 u.d.T.: Heinrich Laube als jungdeutscher Journalist und Redakteur. ISBN 3-631-40708-4

Konsultlibraj artikoloj

Eksteraj ligiloj redakti