Heinrich Müller (naskiĝis la 28-an aprilo 1900, mortis probable en majo 1945, sed mankas pruvo pri la morto) estis nazia funkciulo, estro de Gestapo, unu el la plej gravaj nazioj, kiuj malaperis post la dua mondmilito kaj estas nesciata, kien. Oni trovis nek lin nek lian mortan korpon, do inter Sovetunio kaj Usono dum la malvarma milito ekzistis akuzoj, ke unu el ili kaptis vivan Müller kaj sekretas ĉi tion.

La nomo "Heinrich Müller" (la vorto Müller signifas "laboranto ĉe muelejo") estas tre ofta inter germanoj, do policistoj malfacile serĉis.