Heinz Fischer

prezidanto de Aŭstrio, esperantisto

Heinz FISCHER [FIŝer] (naskiĝis la 9-an de oktobro 1938 en Graz [Grac], Stirio), estis elektita de la aŭstria popolo kiel federacia prezidento la 25-an de aprilo 2004. De la 8-a de julio 2004 ĝis la 8-a de julio 2016 li plenumis la oficon "Federacia Prezidento de Aŭstrio" en Hofburg (Kortega Kastelo), Vieno.

D-ro Heinz Fischer
Persona informo
Heinz Fischer
Naskiĝo 9-an de oktobro 1938
en Graz, Stirio, Aŭstrio
Religio Agnostikulo
Lingvoj germanaEsperanto vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno
Partio SPÖ
Familio
Patro Rudolf Fischer vd
Patrino Emma Maria Fischer vd
Gefratoj Edith Stumpf-Fischer vd
Edz(in)o Margit Fischer
Profesio
Okupo politikistojuristo • universitata instruisto vd
Aktiva en Vieno vd
En TTT Oficiala retejo vd
11-a Prezidento de Aŭstrio
Dum 8-a de julio 20048-a de julio 2016
Antaŭulo Thomas Klestil
Sekvanto Alexander Van der Bellen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fischer en 2006

Okaze de la milito Heinz Fischer vizitis kvin diversajn elementajn lernejojn en Vieno. Post la abiturienta diplomo (gimnazio Fichtergasse en Hietzing, Vieno) 1956, li studis juran sciencon ĉe la Universitato Vieno kaj atingis 1961 la titolon doktoro. Post sia studado estis Fischer klubsekretario de la SPÖ.

Pliaj gravaj datoj
  • 1968 Geedziĝo kun Margit Fischer. La geedza paro havas 2 infanojn.
  • 1971 Membro de la Aŭstria Parlamento (Nacia Konsilio) (ĝis 2004).
  • 1975 Klubestro de SPÖ.
  • 1977 Vicpartiestro
  • 1983-1987 Ministro por Scienco en la registaro Sinowatz, poste denove klubestro de SPÖ.
  • 1990 Prezidanto de la Aŭstria Parlamento (ĝis 2002).
  • 2002-2004 Dua Prezidanto de la Parlamento.
  • 2004 Kandidato por la ofico de la aŭstria federacia prezidanto.

Fischer kaj Esperanto redakti

D-ro Heinz Fischer interesiĝis pri politiko kiam li aŭdis siajn gepatrojn diskuti pri la Dua Mondmilito kaj la nazia okupo, parolante antaŭ li kaj lia fratino en Esperanto. En siaj infanjaroj li kreskis en Vieno dum la nazia okupo, kaj la angoron de siaj gepatroj li spertis dum tiu periodo. Pro tio, li diris, kontraŭtotalismo estis "stampita" sur lin.

"Mia patro kaj mia patrino estis entuziasmaj esperantistoj" skribis d-ro Fischer al la 77-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno 1992, kies honora protektanto li estis. Tiutempe li estis prezidanto de la aŭstra parlamento. "Mi ĉiam tre admiris la ideon de la popolinterliga lingvo Esperanto", li skribis. "Rimarkinda pri Esperanto estas ne nur la genia lingvokreaĵo kaj la lingvistika atingo, sed ankaŭ la humanisma kaj la popolintegriga ideo de la lingvo, ĉar ĝi baziĝas sur la prava supozo, ke homoj emaj paroli unu kun alia ankaŭ kapablas solvi problemojn pli bone. Tial do komuna lingvo, enhavante elementojn de gravaj kulturlingvoj, signifas grandiozan progreson kaj nun, kiel antaŭe estas dezirinda, ke tiu ideo venku kaj ĝi gajnu novajn adeptojn kaj ne nur memoriĝu kuntekste de la historio de la laborista movado, sed estu konsiderata kiel koncepto por la 21-a jarcento", li skribis. Post la elektiĝo kiel prezidanto de Aŭstrio li rekonfirmis tiun pozitivan sintenon. Ekzemple en letero al Aŭstria Esperanto-Junularo de majo 2004 li esprimis sian ĝojon ke "popoltransira kaj -liga lingvo kiel Esperanto estas ankaŭ subtenata en Aŭstrio".[1]

D-ro Fischer estis membro de la Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE - antaue ALLE), kiu havas ligojn kun la Socialdemokrata Partio de Aŭstrio (SPÖ). ASLE estis fondita post la mondmilito de la forpasinta Franz Jonas, kiu mem poste fariĝis prezidento de Aŭstrio. En 1970 Jonas flue festoprelegis en Esperanto, kiel Alta Protektanto, en la inaŭguro de la 55-a Universala Kongreso en Vieno. La patro de Fischer, d-ro Rudolf Fischer, estis prezidanto de ASLE.

D-ro Fischer estis ankaŭ multjare prezidanto de la aŭstria filio de la Naturamikoj.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti