Heinz RÜHMANN [hajnc riman] (naskiĝis la 7-an de marto 1902; mortis la 3-an de oktobro 1994) estis germana aktoro, ankaŭ reĝisoro.

Heinz Rühmann
Persona informo
Heinz Rühmann
Naskonomo Heinrich Wilhelm Rühmann
Naskiĝo 7-an de marto 1902 (1902-03-07)
en Essen
Morto 3-an de oktobro 1994 (1994-10-03) (92-jaraĝa)
en Aufkirchen
Tombo Aufkirchen vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioOkcidenta GermanioGermanio vd
Alma mater Maria-Theresia-Gymnasium vd
Familio
Edz(in)o Maria Bernheim • Hertha Feiler • Hertha Rühmann vd
Infanoj Heinzpeter Rühmann vd
Profesio
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • kantistopiloto vd
Aktiva dum 1926–1993 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Infanaĝo redakti

Heinz Rühmann naskiĝis en Essen. Liaj gepatroj disiĝis en la jaro 1916, kaj li kun sia patrino kaj siaj du fratinoj transloĝiĝis al Munkeno.

Unuaj teatraj roloj redakti

En 1919 li forlasis la gimnazion kaj komencis lerni aktoradon. En junio 1920 li ricevis unuan malgrandan rolon en teatro en Breslau (nuntempe: Vroclavo). En 1921/22 li laboras en Hanovro. Post pluraj roloj en Bremen kaj Munkeno, li la 9-an de aŭgusto, 1924 edziĝis al sia kolegino Maria Herbot. Sian unuan filmrolon en la mutfilmo Das deutsche Mutterherz li transprenis en la jaro 1926.

Filmkariero redakti

Pli da filmroloj ekde 1927 ankaŭ subtenis lian teatran karieron. En Berlino li kun Marlene Dietrich aperis sursceneje. En la jaro 1930 li per la filmo Die drei von der Tankstelle vaste famiĝis. Li kaj Hans Albers fariĝis la plej popularaj germanaj aktoroj.

Rühmann kaj la naziismo redakti

Kiam la nazioj akiris la potencon, Heinz Rühmann provis resti neŭtrala kaj fari la plej bonan el la nova situacio. Tamen li en 1938 forlasis sian judan edzinon. Unue, ĉar la edzeco estis fiaskinta, sed ankaŭ, por ne deteni sian aktoran karieron. En 1939 li edziĝis al la aŭstra aktorino Hertha Feiler: La paro restis kune ĝis ŝia morto en 1970.

Dum la Dua mondmilito li foje aperis en propagandaj filmoj kaj ĉefe en distraj komedioj. En 1938 li unuafoje elprovis sin kiel reĝisoro, en la filmo Lauter Lügen. En la jaro 1944 la nazioj malpermesis la premieron de la komedia filmo Die Feuerzangenbowle (laŭ romano de Heinrich Spoerl), ĉar ĝi proklamis malrespekton kontraŭ aŭtoritatuloj. Pro bonaj rilatoj al la reĝimo Heinz Rühmann tamen sukcesis enkonduki la filmon en la kinejojn.

Post la dua mondmilito redakti

Heinz Rühmann en 1945 dumtempe ne rajtis aktori, sed jam post mallonga tempo la novaj regantoj prijuĝis lin kiel ne ŝarĝitan de la nazia reĝimo. En 1947 li fondis la filmentreprenon Comedia, kiu en 1953 post pluraj malsukcesoj bankrotis. Tamen Heinz Rühmann samjare per la filmo Keine Angst vor großen Tieren reakiris la atenton de la publiko, kaj en la sekvaj jaroj li pli kaj pli montris sian talenton por karakteraj roloj. En 1965 li la unuan kaj solan fojon agis en Hollywood: Kune kun Vivien Leigh kaj Simone Signoret li aperis en la filmo Ship of Fools. En la jaro 1982 li publikigis sian membiografion: Das war's.

Heinz Rühmann mortis en Aufkirchen, Bavario.

Listo de filmoj redakti

  • Das deutsche Mutterherz (1926)
  • Das Mädchen mit den fünf Nullen (1927)
  • Die drei von der Tankstelle (1930)
  • Bomben auf Monte Carlo (1931)
  • Meine Frau, die Hochstaplerin (1931)
  • Man braucht kein Geld (1931)
  • Der brave Sünder (1931)
  • Der Stolz der 3. Kompanie (1932)
  • Es wird schon wieder besser (1932)
  • Lachende Erben (1933)
  • Heimkehr ins Glück (1933)
  • Die Finanzen des Großherzogs (1934)
  • So ein Flegel (1934)
  • Frasquita (1934)
  • Ein Walzer für dich (1934)
  • Heinz im Mond (1934)
  • Himmel auf Erden (1935)
  • Eva (1935)
  • Allotria (1936)
  • Ungeküsst soll man nicht schlafen gehn (1936)
  • Lumpacivagabundus (1936)
  • Wenn wir alle Engel wären (1936)
  • Der Mann, von dem man spricht (1937)
  • Der Mann, der Sherlock Holmes war (1937)
  • Der Mustergatte (1937)
  • 5 Millionen suchen einen Erben (1938)
  • Nanu, Sie kennen Korff noch nicht? (1938)
  • 13 Stühle (1938)
  • Lauter Lügen (1938)
  • Kleider machen Leute (1940)
  • Quax, der Bruchpilot (1941)
  • Hauptsache glücklich! (1941)
  • Die Feuerzangenbowle (1944)
  • Sag die Wahrheit (1946)
  • Der Herr vom anderen Stern (1948)
  • Das kann jedem passieren (1952)
  • Schäm dich, Brigitte! (1952)
  • Keine Angst vor großen Tieren (1953)
  • Briefträger Müller (1953)
  • Auf der Reeperbahn nachts um halb eins (1954)
  • Escale à Orly (1955)
  • Wenn der Vater mit dem Sohne (1955)
  • Charleys Tante (1956)
  • Das Sonntagskind (1956)
  • Der Hauptmann von Köpenick (1956)
  • Vater sein dagegen sehr (1957)
  • Es geschah am hellichten Tag (1958)
  • Der Pauker (1958)
  • Menschen im Hotel (1959)
  • Ein Mann geht durch die Wand (1959)
  • Mein Schulfreund (1960)
  • Der brave Soldat Schwejk (1960)
  • Max, der Taschendieb (1962)
  • Trilogio:
    • Das schwarze Schaf (1960)
    • Er kann's nicht lassen (1962)
    • Die Abenteuer des Kardinal Braun (1967)
  • Meine Tochter und ich (1963)
  • Das Haus in Montevideo (1963)
  • Ship of Fools (1965)
  • Das Liebeskarussell (1965)
  • Dr. med. Hiob Prätorius (1965)
  • Hokuspokus oder: Wie lasse ich meinen Mann verschwinden...? (1966)
  • La bourse et la vie (1966)
  • Maigret und sein größter Fall (1966)
  • Der Tod des Handlungsreisenden (1968)
  • Mein Freund Harvey (1970)
  • Der Kapitän (1971)
  • Gefundenes Fressen (1977)
  • Das Chinesische Wunder (1977)
  • Noch 'ne Oper (1979)
  • Balthasar im Stau (1979)
  • In weiter Ferne, so nah! (1993)
 

Internaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti