La Hejmturto, Streptopelia risoria, estas eta enhejmita aŭ ĉehomigita birdo de la genroj turtoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hejmturto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia
Specio: S. risoria
Streptopelia risoria
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kvankam ĝi estas kutime konsiderata per taksonomia nomo, kiel Streptopelia risoria, ekzistas granda dubo pri tiu klasigo ĉu taŭgas aŭ ne. Kelkaj fakuloj konsideras ĝin kiel enhejmita formo de Turka turto, S. decaocto, sed pli certiga opinio konsideras ĝin kiel enhejmita formo de Afrika turto, S. roseogrisea. Ŝajnas, ke tiu ĉi specio povas hibridiĝi libere kun aliaj specioj, kaj ties statuso kiel specio devas esti rigardata kiel dubinda. Tamen la komuna uzado de ambaŭ nomoj kaj la popola kaj la taksonomia, taŭgas konsideri la specion separate el la aliaj parencaj samgenranoj.

La Hejmturto estis ĉehomigita dum 2000 ĝis 3000 jaroj. Ili estas facile kaptitaj, kaj iĝas longvivuloj en kaptiveco ĝis 12 jarojn, kaj ili estas rimarkindaj pro sia afableco. Lastatempe ili estas uzataj ekstensive en biologia eksperimentado, ĉefe pri hormonaj bazoj de reproduktado, ĉar iliaj sekvencoj de ceremonia pariĝado kaj gepatra kutimaro estis akurate priskribitaj kaj estas tre koheraj laŭ formo. Turtemuloj bredigas ilin laŭ granda varieco de koloroj; ĉefe dum la dua duono de la 20-a jarcento, kaj oni supozas, ke tion kaŭzis interbredado kun la S. roseogrisea. Kelkaj el tiuj turtoj mutaciiĝis kaj iĝis tute blankaj. Tiuj blankaj hejmturtoj estas tre komune uzataj en magiaj spektakloj kaj kiel simbolo de paco kune kun la blanka kolombo.

La voĉo kuu de la Hejmturto estas kreata ĉe muskoloj, kiuj vibras aeron senditan el la pulmoj de la turto. Tiuj muskoloj apartenas al la plej rapidaj konataj el la muskoloj de vertebruloj, ili kontraktiĝas ĝis dekfoje pli rapide ol la muskoloj, kiujn vertebruloj uzas por kurado. Tiu klaso de muskoloj troviĝas ofte en histoj je granda rapideco kiel en vostoj de krotaloj. Hejmturto estas la unua specio de birdoj kie troviĝis tia klaso de muskolo. (Elemans, et al., 2004)

Liberaj loĝantaroj de la Hejmturto setlas kiel rezulto de fuĝoj el kaptiveco, sed ili intermiksiĝas kun loka loĝantaro de Turka turto se ekzistas. Estas eta sovaĝa loĝantaro en Los Anĝeleso, Kalifornio, kie ekzistas nek S. decaocto nek S. roseogrisea.

Referencoj redakti

  • Elemans CP, Spierts IL, Müller UK, van Leeuwen JL, Goller F (2004). “Bird song: superfast muscles control dove's trill (Birdokanto: rapidegaj muskoloj de turto)”, Nature 431 (7005), p. 146. doi:10.1038/431146a. 
  • Oliver, K. Wade. (2005) Ringneck Doves: A Handbook of Care and Breeding.

Eksteraj ligiloj redakti