Heldorsa albatroso

La Heldorsa albatroso (Phoebetria palpebrata) konata ankaŭ kiel Grizdorsa albatrosoHeldorsa fulga albatroso, estas malgranda albatroso de la genro Phoebetria, kiun ĝi kunhavas kun la ununura samgenra Fulga albatrosoMalheldorsa albatroso. La Heldorsa albatroso esti unuafoje priskribita kiel Phoebetria palpebrata fare de Johann Reinhold Forster, en 1785, baze sur specimeno el sudo de Kabo de Bona Espero.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Heldorsa albatroso
Heldorsa albatroso
Heldorsa albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Phoebetria
Phoebetria palpebrata
(Forster, 1785)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Fiziologio redakti

La Heldorsa albatroso estas tipo de albatroso kiu apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[2], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[3]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[4]

Aspekto redakti

 
Dumfluge.

La Heldorsa albatroso estas tre fulgobruna al nigreca, pli malhela en kapo (ĉefe vizaĝo), kun pli palaj supraj partoj el la nuko al la supraj vostokovriloj kiuj estas grizaj al helgrizaj, plej pala en dorso. La plumaro estis priskribita kiel simila laŭ aspekto al la koloro de siama kato.[5] La okuloj estas parte ĉirkaŭataj de fajnaj malantaŭaj duonlunoj de tre mallongaj grizaj al blankecaj plumoj, preskaŭ kompleta cirklo malfermita antaŭokule.[1] La beko estas nigra kun blua sulko[1][6] kaj grizflava linio laŭlonge de la suba makzelo, kaj estas ĉirkaŭ 105 mm.[7] Mezuroj montras, ke kaj maskloj kaj inoj estas similaj laŭ grando,[8] kun averaĝa longo de 79 al 89 cm,[6][7][9] enverguro de 183 al 218 cm,[6] kaj pezo de 2.5 al 3.7 kg.[1][9][10]

Distribuado kaj habitato redakti

La Heldorsa albatroso havas ĉirkaŭpolusan pelagan distribuadon en la Suda Oceano. Ili havas teritorion en latitudo el la driva glacio ĉirkaŭ Antarkto, kun plej suda registro el 78°S en la Maro de Ross, al ĝis ĉirkaŭ 35°S, kun eventualaj registroj el plia nordo laŭlonge de la Humboldta Marfluo. Ili reproduktiĝas sur kelkaj ĉeantarktaj insuloj kiaj la Princeduarda Insulo, Marioninsulo, Krozetoj, Amsterdam-Insulo, Insulo Sankta Paŭlo, Kergelenoj, Herd-Insulo, Makvora Insulo, Kampbelinsulo, Aŭklandoj, Antipodaj Insuloj kaj Suda Georgio kaj almenaŭ sur unu insulo en la mara Antarkto ĉe 62°S ĉe la insulo Reĝo Georgo.[11] For de la reprodukta sezono ties habitato estas tute mara,[9] kaj ili manĝas el la bordoj de la Antarkta driva glacio al ĉirkaŭ 40° S.[1] Por manĝo dum la reprodukta sezono, la birdoj restas proksime al siaj nestolokoj.[7]

Kutimaro redakti

Ili havas laŭtan stridan voĉon kiu estas trumpeteca, kaj kaze de minaco ili klakas siajn bekojn aŭ elsendas gorĝecan 'gaaaa'.[7] Por pariĝado ili uzas aerajn memmontradojn kaj formadan flugadon. Ili uzas ankaŭ mutuan alvokadon kun devojiĝoj laŭ tono fare de kaposinteno, kaj fine ili uzas siajn vostojn en memmontrado pli ol aliaj albatrosoj.[1]

 
Heldorsa albatroso side surneste
 
Heldorsa albatroso, kapodetalo

Reproduktado redakti

Tiu specio reproduktiĝas en izolaj kolonioj aŭ malgrandaj grupoj, kaj foje ĝi estas soleca reproduktulo.[7] La memmontrado esras sufiĉe prilaborita kaj inkludas alvokojn kaj bekofrapetadon. La neste estas konstruita sur vegetaĵara klifokornico aŭ kruta deklivo, ŝirme el la hegemoniaj okcidentaj ventoj. Strukture temas pri malalta amaso de torfo kaj koto, 15 al 30 cm alta kaj 45 al 55 cm larĝa ĉe la bazo, kun tasforma ujo pinte.[8] Ĝi enhavas iome da plantomaterialo kaj estas kovrita el herbo. La ino nur ĉiun duan jaron demetas ununuran ovon el oktobro aŭ novembro,[7] kaj tiu ne estas anstataŭata se ĝi perdiĝas; ĉiukaze venontjare. La ovo estas blanka kun ruĝecbruna makuleteco en la pinto, kaj estas 102 x 65 mm kaj pezas 233 g. Ambaŭ seksoj kovas alterne laŭ vicoj kiuj povas varii el unu aŭ du tagoj al preskaŭ unu monato laŭdaŭre. La kovoperiodo daŭras 65–72 tagojn.[1] Post eloviĝo en decembro aŭ januaro,[7] kio postulas 3 al 5 tagoj,[1] la idoj estos ankoraŭ kovataj laŭvice dum ĉirkaŭ 20 tagoj, kaj sekve ili estos lasataj solaj en la nestoj dum la plenkreskuloj manĝas, kaj revenas por nutri la idojn per regurgitado ĉiun 2an aŭ 3an tagon. La tuta reprodukta sezono el eloviĝo al elnestiĝo, kio okazas en majo aŭ junio,[7] daŭras 140–170 tagojn.[1][9] Paroj formas engaĝitajn parligojn kiuj povas daŭri jardekojn, kaj estas renovigitaj pere de kompleksa pariĝadaj ceremonioj ĉe la reprodukta loko. Averaĝe, la birdoj komencas reproduktiĝi kiam ili estas 8 al 15jaraĝaj,[1] post kio ili reproduktiĝas ĉiun duan jaron, kaj produktas unu idon ĉiun kvinan jaron proksimume. Ili kapablas reproduktiĝi ĝis almenaŭ aĝo de 32 jaroj kaj vivas ĝis 40 aŭ plue.[10]

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[7]
Reprodukta Loko Reproduktaj Paroj Tendenco
Posedinsulo 996 -13% dum 15 jaroj
Resto de Krozetoj 1,404 Nekonata
Suda Georgio 5,000 al 7,500 Nekonata
Kergelenoj 3,000 al 5,000 Nekonata
Aŭklandoj 5,000 Nekonata
Makvora Insulo 2,000 Nekonata
Kampbelinsulo 1,600 Nekonata
Antipodaj Insuloj 170 Nekonata
Herdinsulo 200 al 500 Nekonata
Marioninsulo 179 Stabila
Princeduarda Insulo 150 Nekonata
Reĝogeorga Insulo 5 Nekonata
Totalo 58,000 -20% al -29% dum 100 jaroj


Manĝo redakti

La ĉefa dieto de la Heldorsa albatroso konsistas el kalmaroj kaj krilo,[1] kvankam ili manĝas ankaŭ aliajn krustulojn kaj fiŝojn[7][8] same kiel kadavraĵojn el fokoj, pingvenoj kaj petreloj. Ili foje manĝas solece kaj foje en malgrandaj grupoj; foje asocie kun pilotbalenoj kaj balendelfenoj, kaj foje sekvas ŝipojn. Manĝo estas kutime prenata sur aŭ proksime de la surfaco de la oceano,[9] kun profundoj de 5 m, kvankam estas registro de plonĝo de 12 m.[10]

Konservado redakti

La populacio de Heldorsa albatroso estas ĉirkaŭkalkulata je 58,000, laŭ kalkulo de 1998, kaj malpliiĝas.[7] Oni ne bone konas ties populacistatuson kaj la specio estas klasita kiel Preskaŭ Minacata,[12][10] kun loĝa teritorio de 44,300,000 km².[7] En 2008 la tutmonda populacio estis ĉirkaŭkalkulata je 19.000 al 24.000 paroj.[13]

Eventualaj predantoj en kelkaj reproduktejaj insuloj estas gigantaj petreloj, sovaĝiĝintaj katoj kaj roduloj. Mare ili estas minacataj kiel aldona kaptado en la multhokadaj fiŝkaptejoj kaj pro masatego post estis manĝanta marrubon el plasto.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 Robertson, C. J. R. (2003)
  2. Sibley D. A. (2001)
  3. Double, M. C. (2003)
  4. Ehrlich, Paul R. (1988)
  5. Pizzey, G. & Knight, F. (2003)
  6. 6,0 6,1 6,2 Dunn, J. L. $ Alderfer, J. (2006)
  7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 BirdLife International (2008)(a)
  8. 8,0 8,1 8,2 Harrison, C. & Greensmith, A. (1993)
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 Davies, J. N., et al. (1991)
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Kerkove, B. & Lindsay, A. (2008)
  11. Lisovski et al. (2009)
  12. BirdLife International (2012). Phoebetria palpebrataInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  13. BirdLife International (2008). Phoebatria palpebrata. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 4a de julio de 2009.

Referencoj redakti

  • American Ornithologists' Union (1998) [1983]. "Procellariiformes: Diomedeidae: Albatrosses" (PDF). Check-list of North American Birds (7th ed.). Washington, D.C.: American Ornithologists' Union . pp. 10–11 . ISBN 1-891276-00-X
  • BirdLife International (2008(a)). "Light-mantled Albatross - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 12 Mar 2009.
  • Brands, Sheila (14 Aug 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification - Genus Phoebetria -". Project: The Taxonomicon. Retrieved 22 Feb 2009.
  • Davies, J. N.; Marchant, S.; Higgins, P. J. (1991). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. 1: Ratites to Ducks. Melbourne, Australia: Oxford University Press. pp. 347–353. ISBN 0-19-553244-9
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Dunn, Jon L.; Alderfer, Jonathan (2006). "Accidentals, Extinct Species". In Levitt, Barbara. National Geographic Field Guide to the Birds of North America (fifth ed.). Washington D.C.: National Geographic Society. p. 466. ISBN 978-0-7922-5314-3.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Harrison, C.; Greensmith, A. (1993). Bunting, E., ed. Birds of the World. New York, NY: Dorling Kindersley. p. 49. ISBN 1-56458-295-7.
  • Kerkove, B.; Lindsay, A. (2008). "Phoebetria palpebrata". Animal Diversity Web. Konsultita la 21 Jan 2009.
  • Lisovski, S.; Pavel, W.; Weidinger, K.; Peter, H.-U. (2009). "First breeding record of the light-mantled sooty albatross (Phebetria palpebrata) for the maritime Antarctic". Polar Biologie 32: 1811–1813.
  • Pizzey, Graham; Knight, Frank (2003). Menkhorst, Peter, ed. The Field Guide to the Birds of Australia (7 ed.). Sydney, Australia: HarperCollins. p. 88.
  • Robertson, C. J. R. (2003). "Albatrosses (Diomedeidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 119–120. ISBN 0-7876-5784-0.

Eksteraj ligiloj redakti