Helen Merrill

usona kantisto

Helen Merrill (* 21-an de julio 1930[1] en Novjorko kiel Jelena Ana Milčetić) estas usona ĵazkantistino.

Helen Merrill
Persona informo
Naskonomo Jelena Ana Milčetić
Aliaj nomoj Helen Merrill
Naskiĝo 21-an de julio 1930 (1930-07-21) (93-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Aaron Sachs • Torrie Zito
Infano Alan Merrill
Okupo
Okupo jazz singer • diskografa artisto
TTT
Retejo https://www.helenmerrill.com/
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Helen Merrill naskiĝis en 1930 en Novjorko kiel filino de kroataj enmigrintoj. En la aĝo de dek kvar jaroj ŝi komencis kanti en la ĵazklubejoj de Bronkso, ekz. en 845 Club, kaj koncertvojaĝis en 1946/1947 kun Reggie Childs. Dum sia geedzeco kun Aaron Sachs ŝi ne prezentis. En 1952 ŝi koncertvojaĝis kun Earl Hines. Samjare aperis ŝia unua sondisketo A Cigarette For Company. En 1954 sekvis ŝia unua kaj ĝis nun plej populara diskego Helen Merrill, farita kune kun Clifford Brown kaj Oscar Pettiford por eldonejo Emarcy, kiun produktis Quincy Jones. En ĉi tiuj unuaj jaroj de ŝia kariero ŝi laboris kun Earl Hines, Charles Mingus, Thad Jones, Charlie Byrd, Marian McPartland, Al Haig, Jim Hall, Elvin Jones, Ron Carter, Bill Evans kaj Stan Getz. En 1956 sekvis la disko Dream Of You kun Gil Evans (arr, cond), Hank Jones (p), Barry Galbraith (g), Oscar Pettiford (b), Joe Morello (d) (plus korno- kaj arĉsekcioj); en 1987 ŝi denove sonregistris ĉi tiun albumon kun Gil Evans sub la titolo Collaboration.

En la 1950-aj ĝis 1970-aj jaroj inter muzikistoj ŝi havis la kromnomon „the Sigh of New York“ (sa sospiro de Novjorko); ŝi kantis kun la plej multaj renomaj bandoj tiutempaj. Helen Merrill vivs ankaŭ kelkajn jarojn en Eŭropo, kie ŝi registris albumojn en Italujo, Francujo kaj Norvegujo. En 1963 ŝi koncertvojaĝis kun George Gruntz en Japanujo (Helen Merrill in Tokyo),kie ŝi ankaŭ vivis dumtempe. En 1972 ŝi ekloĝis en Novjorko; ekde la 1970-aj jaroj ŝi verkis je siaj albumoj kun sia edzo, pianisto kaj aranĝisto Torrie Zito, ekz. en 1994 je ilia omaĝo de Clifford Brown Brownie kaj ŝia albumo Carousel (1996) kun kantoj de la suoma komponisto Heikki Sarmanto. Ŝi tamen ankaŭ surdiskigis kun John Lewis, Stéphane Grappelli/Steve Lacy/Gordon Beck (1986) kaj Wayne Shorter (1992). En 2000 aperis ŝia lumdisko Jelena Ana Milcetic AKA Helen Merrill. La provizore lastan eron de ŝia longa diska verkaro formas Lilac Wine (2004).

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Alia fontoj indikas la naskiĝjaron 1929.