Helena civilizo (1450 a.K. - 300 p.K.) estas la antikva greka civilizo, kiu evoluis ĉirkaŭ la Egea Maro post la Troja Milito. Ĝi estis disvastigita de Baktrio ĝis Hispanio, de Britio ĝis Egipto, per la imperioj de Aleksandro la Granda kaj Romio. Ĝi estas la civilizo de Homero, Herodoto, Sofoklo, Platono, Aristotelo, Eŭklido, Arkimedo, Cezaro, Kleopatra, Plutarko, Marko Aŭrelio, Ptolemeo, Galeno, Plotino, ktp. Ĝia belarto, literaturo, filozofio kaj matematiko estis tre alta, sed antaŭ la romia imperio, ĝi estis civilizo tre sanga kaj malstabila politike.

Partenono
La Partenono

Helena civilizo estas la ido de la minoa civilizo kaj la patrino de okcidenta kaj ortodoksa civilizo, kiuj esence estas kristanigitaj (kaj poste modernigitaj) versioj de helena civilizo.

De -1000 ĝis -500, ĝi disvastiĝis per koloniado al Sicilio kaj suda Italio. En tiu tempo, la etruskoj en norda Italio heleniĝis kaj helenigis Romon.

De -500 al 100, la imperioj de la grekoj kaj romianoj disvastigis la civilizon de Hispanio ĝis Baktrio.

Dum la jaroj 100-800, kristanismo transformis la civilizon al iu nova en Eŭropo, kaj islamo forviŝis ĝin el Azio kaj norda Afriko.

Kvankam la civilizo estas delonge mortinta, ĝi daŭras kiel modelo kaj inspiro al la Okcidento per helenismo. Pro tio, okcidentuloj iafoje nomas la civilizon klasika.

origino Egea Maro, ĉ -1450 el minoa civilizo
daŭro -1450 al 300
loko la landoj konkeritaj

de Aleksandro la Granda kaj Romio: okcidenta Eŭropo, la mediteranea baseno, Mezopotamio, Persio,

Baktrio.
urboj

Ateno, Sparto, Miceno, Argo, Bizanco, Mileto, Efezo, Sirakuzo, Aleksandrio, Antioĥio, Korinto,

ktp
lingvo greka lingvo, latina lingvo
skribo greka skribo
mezuro greka mezuro
kalendaro atena kalendaro, makedona kalendaro
erao olimpiado
numeraloj grekaj numeraloj
ideologio/religio

greka religio,

greka filozofio
novigoj

aksiomo, atomo, demokratio, Dialektiko, eŭklida geometrio, falankso, filozofio, fiziko, historio, kodekso, legio, logiko, mekaniko, metafiziko, arta nudeco olimpiko, pergameno, retoriko, scienco, tragedio, vokala litero, ktp

Vidu ankaŭ: greka mitologio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.