Teatro (de la greka: θέατρον, theátron «ejo por kontemplado»),[1]​ aŭ pli specife, Teatro de la Antikva Grekio, estas la teatra kulturo kiu floris en la Antikva Grekio inter 550 a.K. kaj 220 a.K., epoko en kiu la grekaj urboŝtatoj ekfalis sub dominado de Romio.

Reliefo de poeto sida (Menandro) kun maskoj de la nova komedio, 1-a jarcento a.K. - komenco de la 1-a jarcento, Muzeo de Arto de la Universitato de Princeton.

Ĉiuj grandaj teatroj estas subĉielaj. Tiukadre, la disvolvigo de la spektaklo okazis en subĉiela spaco nomata latinlingve orchestra, sur kiu estis plenumita granda vario de artaj spektakloj (dancoj, deklamoj kaj muziko), same kiel civilaj kaj religiaj okazaĵoj. Estis tra la greka teatro kiel oni prezentis, por la unua fojo, la teatrajn subĝenrojn (dramo, komedio kaj tragedio), inspiritajn, ĉefe, en aspektoj de la socio, kiel la militoj inter la diversaj polis (urboŝtatoj), la Grek-persaj militoj, aŭ la aro de kredoj pri la greka mitologio kaj la olimpaj dioj.

La konstruaĵoj estis faritaj sur ebenaj surfacoj kaj kun strukturoj kiuj helpas bonkvalitan akustikon (en greka, ακουστικό, akustikó), kiu, diference de la nuntempaj teatroj, permesis vidangulon de pli ol 170°. Tiu akustika kaj vida disponoj ebligis la reprezentadon de kantoj fare de gekorusanoj, tio estas, muzikaj ludoj, unu el kies variaĵoj, nome ditirambo, estis la praaĵo de la atika tragedio.

Analizo redakti

Teatro en antikva Grekio (aŭ alinome greka drama poezio), disvolviĝis kaj atingis sian pinton fine de la 6a jarcento kaj dum la 5a jarcento a.K. kaj ĝia centro estis en Ateno. Ĉi tiu poezio ege influis la tutan okcidentan literaturon kaj priskribis la fundamentojn de drama literaturo ĝis la nuntempo.

La teatro disvolviĝis ĉe festivaloj honore al la dio Dionizo kaj precipe ĉe la ĉiujaraj dramaj konkursoj en la Dionizaĵoj de Ateno. Drama poezio inkluzivis tri specojn de teatraĵoj: tragedio, satira teatraĵo kaj komedio. La nuna scio pri greka dramo mankas, pro la malmulto de postrestaj teatraĵoj, ĉirkaŭ 40 tragedioj kaj komedioj el kelkcent verkitaj, kaj unu satira teatraĵo. Certe, la dramo estis profunde ligita al greka vivo. La tragedioj baziĝis sur la rakontoj de la antikvaj mitoj, kiujn ĉiu greko bone konis, la komedioj priskribis ĉiutagan vivon kaj okupiĝis pri nuntempa kaj kortuŝa politika kritiko, kaj la poliso kondukis kaj financis la konkursojn, kiujn ĉiuj civitanoj de la urbo spektis.

Dum la helena periodo la teatro fadis. La komedio rezignis politikan kritikon kaj fariĝis la "nova komedio" - situacia komedio pri rilato inter li kaj ŝi, kies reprezentanta dramisto estis Menandro. La tragedio malpliiĝis kaj festivaloj preferis aperigi reruligojn de gigantoj de "Ora epoko" anstataŭ novajn produktaĵojn de magraj teatraĵoj kreitaj de dramistoj de la epoko, kaj eĉ Aristotelo kritikis la dramistojn de sia tempo kaj priskribis ilin kiel pli malaltajn ol la gigantoj de la pasinteco. Per analizo de la subiĝo de la teatro, manifestiĝis la forta afineco inter la poliso kaj la spirita vivo; Ĝi okazis paralele kun la ŝanĝo de reĝimo en Grekio kaj la subiĝo de la poliso.

Evoluo en la dramaturgio redakti

Oni konsideras Tespison kiel patro de la greka teatro. Tespiso veturis per ĉaro sur kiu li muntis sian teatrejon kaj ludis teatraĵojn enhavantajn temojn diferencajn de la kulto al Dionizo, kio povas esti konsiderata kiel "pra-teatro". Laŭ iuj malnovgrekaj fontoj kaj precipe Aristotelo, li estis la unua persono aperanta sur scenejo kiel aktoro interpretanta rolulon en teatraĵo (anstataŭ paroli kiel li mem). En aliaj fontoj, li laŭdire prezentis la unuan ĉefaktoron aldone al la refrenkoruso. En la tempo de Tespiso, nur unu aktoro ankoraŭ aperis en la teatraĵo, kune kun la koruso. Unu generacion poste Esĥilo ankaŭ prezentis duan aktoron al la spektaklo, kiu ludis alternajn rolojn, kaj poste Sofoklo aldonis ankaŭ trian aktoron.

Esĥilo: la kreinto de la tragedio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esĥilo.
 
Esĥilo, kreinto de la tragedio. Krom dramaturgo, li estis ankaŭ soldato kiu defendis Grekion dum la Grek-persaj militoj antaŭ la invado fare de persoj, en Maratono (490 a.K.) kaj Salamino (480 a.K.).

El la multaj dramoj de Esĥilo restas al la nuntempo nur sepopo. Tiujn oni kolektis siatempe en la biblioteko de Aleksandrio, kie oni kompilis kanonojn pri ĉiuj artoj kaj sciencoj. Al la kanono de dramo (aŭ tragedio) oni kalkulis Esĥilon, Sofoklon kaj Eŭripidon. Kaj de ĉiuj oni kompilis specialajn eldonojn de iliaj ĉefaj verkaĵoj. La cetero grandparte pereis. Centra en lia verkaro estas la homo, kiu malobeas la leĝojn de la Dioj kaj per tio nocas al si mem kaj al siaj posteuloj. Precipe la trilogio Oresteia tion montras detaleme.

Esĥilo fondis la klasikan Atikan tragedion. En la origine religian dramon li enkondukis gravajn novaĵojn:

  • li enkondukis la duan aktoron (deŭteragonisto), kun kiu la unua (protagonisto) dialogas. En pli fruaj dramoj la dialogo okazis inter ĥoro kaj unu sola aktoro. La novigo ebligis veran agadon kun interfrapiĝoj de roluloj. En siaj lastaj dramoj, Esĥilo enkondukis ankaŭ trian aktoron (triagonisto)
  • malpliigo de la graveco de la lirika parto; la rolo de la ĥoro iom malkreskis, kaj la agado inter la aktoroj, male, fariĝis unuaranga.
  • enkonduko de la koncepto de trilogio: tri tragedioj pri komuna temo - kiel lia Oresteia.

Sofoklo: la doloro kaj la soleco de la homa estaĵo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sofoklo.

Sofoklo estas precipe konata pro sia abunda verkado. Li verkis 123 teatraĵojn. Liaj plej famaj verkoj estas la Tri Tebaj Tragedioj ('Reĝo Edipo', 'Antigona' kaj 'Edipo en Kolono'). Liaj unuaj verkoj estis verkitaj post tiuj de Esĥilo, kaj antaŭ aŭ samtempe kun tiuj de Eŭripido. Dum preskaŭ 50 jaroj, Sofoklo estis la plej celebrata dramaturgo en la teatraj konkurencoj de la urboŝtato Ateno kiuj okazis dum la religiaj festivaloj de Lenaia kaj de Dionizo. Li konkurencis en ĉirkaŭ 30 konkurencoj, venkis eble en 24, kaj neniam estis juĝita pli malsupre ol ĉe la dua rango. Esĥilo siaflanke venkis en 14 konkurencoj, kaj estis foje venkita de Sofoklo, dum Eŭripido venkis nur en 4 konkurencoj.[2]

La plej famaj tragedioj de Sofoklo aperigas la rolulojn de Edipo kaj de Antigona: ili estas ĝenerale konataj kiel la Tebaj Tragedioj, kvankam ĉiu verko estas fakte parto de diferenca tetralogio, kies aliaj membroj estas nune perditaj. Sofoklo influis la disvolviĝon de la teatra arto, ĉefe per aldono de tria aktoro, tiele reduktante la gravon de la ĥoro en la prezentado de la intrigo. Li disvolvigis ankaŭ la rolulojn al pli granda etendo ol pli fruaj dramaturgoj kiaj Esĥilo.[3]

Eŭripido: la filozofo de la scenejo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭripido.
 
Kovrilpaĝo de Eŭripido: Bakĥantinoj, 1975

La verkoj de Eŭripido ege diferencas de tiuj de Esĥilo kaj Sofoklo. Dum ĉi lastaj verkis laŭ la dogmoj fiksitaj, Eŭripido al tiuj oponis, ĉar li trovis ilin sensencaj. Ĉe la publiko li estis, almenaŭ dumvive, malpli aprezata ol Esĥilo kaj Sofoklo: nur ege malofte premion li akiris en la ĉiujaraj Dionizo-festivaloj, entute nur kvarfoje la unuan premion. Por komparo: Esĥilo 13-foje, Sofoklo eĉ 20-foje. Postmorte, tamen, tre baldaŭ li fariĝis la plej ofte ludata dramisto de la Greka mondo.

Scivolo scienca lin instigis serĉi naturajn kaŭzojn de fenomenoj konsiderataj supernaturaj. La skeptikismo de Eŭripido ne povis daŭre agnoski la ideon, ke la ordon de la universon tenas la dioj. Sed eĉ se estus tiel, je ĝojo ne estus motivo. La kredojn, kiujn la Atenanoj akceptis sendiskute, li tute ne konsentis; li opiniis, ke la Olimpaj dioj montriĝis kruelaj, stultaj kaj puŝataj de deziroj, kiujn ĉe homo oni taksus hontindaj. Li konsideris la diojn malpli noblaj ol homo brava. En siaj dramoj Eŭripido surscenigis la detrueman krudecon, kiel en La Bakĥantinoj, aŭ ĝin utiligis por fini situaciojn senelirajn kiel en Elektra. Aŭ kiel en Hipolito, kie li prezentas diojn kiel interbatalantajn fortojn, kiuj personigas la motivojn kaj impulsojn de la agantaj figuroj. Ĝuste en la figuroj troveblas la pleja grandiozo de la eŭripida verkaro.

La daŭra interesiĝo pri la homaj ecoj kaj kondutoj, donas al liaj tragedioj la forton defii la detruemon de la tempo. Eŭripido vivis en la epoko de la Peloponeza milito kaj, same kiel Aristofano, malamis tiun militon kaj la damaĝojn kiujn ĝi estigis. Lia akuza parolado kontraŭ la militistoj en Trojaninoj estas ne kompleta, ĝi donas nur sinsekvon da tragediaj scenoj pri unusola temo. Sed lia pledo insistas energie; kaj jen unu kaŭzo, kial Eŭripido ĉiam havos legantojn.

La komedio de Aristofano: utopio kaj realo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aristofano.
 
Aristofano.

Aristofano kiel aŭtoro estas reprezentanto de la t. n. "malnova komedio", kies ĉefaj ecoj estas tre drasta lingvaĵo, aludoj al aktualaj politikaj agantoj kaj situacioj kaj ofte rektaj atakoj al vivantaj personoj. Sekvintaj periodoj de la klasika helena komedia arto estis la t. n. "meza komedio" (neniu kompleta verko konservita) kaj la t. n. "nova komedio" (plej konata aŭtoro el tiu periodo: Menandro). - Komedioj de Aristofano estas teatre prezentataj ankoraŭ nuntempe, kvankam ne ĉiuj aludoj siatempe aktualaj estas nuntempe kompreneblaj.

Multaj el la komedioj de Aristofano havas fiksan narativan rakonton: la ĉefrolulo de la teatraĵo havas iom da problemo, kaj li elpensas imagan planon por eltiri sin de problemo. La humuro de Aristofano konsistas el politikaj ŝercoj, kritiko de akademiuloj, kaj satira portretado de regantoj, kaj eĉ de la dioj. La lingvo de Aristofano estas kruda, kaj ĝi estas parto de la lingva kulturo ene de kiu la teatraĵo estis verkita. La ŝercoj estis sur ĉiaj socitavoloj kaj allogis multajn specojn de spektantoj, kaj inkluzivis profanaĵojn kaj multajn ŝercojn pri korpaj funkcioj.

Menandro: la nova komedio de roluloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Menandro.

Menandro verkis pli ol 100 komediojn. Male ol la kolegoj, li ne plu uzis mitologiajn temojn: li eĥas la personan vivon en liatempa Ateno - en ĉiuj ties aspektoj. Dumvive li ne estis tiel sukcesa: nur ok premiojn li gajnis. Postmorte, tamen, li fariĝis fama. La ĉefa temo de liaj komedioj estas amo kaj kio sekvas el ĝi: delogado, postlasado de nedezirata bebo, intermiksiĝoj de identecoj ktp. La Latinaj komedi-verkistoj Plaŭto kaj Terencio ofte uzis liajn verkojn por prilabori ilin. Tiel, tra ili, Menandro influis la tutan Eŭropan teatron.

Referencoj redakti

  1. «teatro.» Diccionario de la lengua española. Konsultita la 29an de junio 2015.
  2. Encyclopaedia Britannica, Inc.
  3. Freeman, p. 247.

Literaturo redakti

  • Freeman, Charles. (1999). The Greek Achievement: The Foundation of the Western World. New York: Viking Press. ISBN 0-670-88515-0

Vidu ankaŭ redakti