Helenisma judismo estis formo de judismo en la antikva mondo kiu kombinis la judan religian tradicion kun elementoj de la greka kulturo. Ĝis la falo de la Romia Imperio kaj la islamaj konkeroj de la orienta Mediteraneo, la ĉefaj centroj de helenisma judismo estis Aleksandrio (Egiptio) kaj Antioĥio (hodiaŭ en Suda Turkio), la du ĉefaj grekaj urbaj setlejoj en la Mez-Orienta kaj Nord-Afrika areo, ambaŭ fonditaj fine de la 4a jarcento a.K. post la konkeroj de Aleksandro la Granda. Helenisma judismo ankaŭ ekzistis en Jerusalemo dum la duatempla periodo, kie estis konflikto inter heleniĝantoj kaj tradiciistoj.

La grava literatura produkto de la kontakto inter la duatempla judismo kaj helenisma kulturo estas la Septuaginto, nome traduko de la Hebrea Biblio el la bibliaj hebrea kaj aramea al la kojnea greka, specife, la juda kojnea greka. Menciindas ankaŭ la filozofiaj kaj etikaj traktatoj de Filo de Aleksandrio kaj la historiografiaj verkoj de la aliaj helenismaj judaj aŭtoroj.

La defalo de la helenisma judismo komenciĝis en la 2a jarcento p.K. kaj ĝiaj kaŭzoj estas ankoraŭ ne plene komprenitaj. Eblas, ke ĝi estis poste marĝenigita de, parte sorbiĝis en, aŭ iom post iom fariĝis la kojne-parolanta kerno de la frua kristanismo centrita ĉirkaŭ Antioĥio kaj ĝiaj tradicioj.

Vidu ankaŭ redakti