Helfštýn (ankaŭ Helfštejn, Helfenstein) estas burgoruino de unu el la plej grandaj burgoj en la ĉeĥaj landoj, kiu situas proksimume 3 km sudoriente de Lipník nad Bečvou super municipo Týn nad Bečvou.

Helfštýn
Burgo
Vido al la 2-a kortego
Kromnomoj: Helfštejn, Helfenstein
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Přerov
Historia regiono Moravio
Situo Helfštýn
 - koordinatoj 49° 31′ 5″ N 17° 37′ 43″ O / 49.51806 °N, 17.62861 °O / 49.51806; 17.62861 (mapo)
Estiĝo 1306 - 1312
 - Neniigita 17-a jarcento
 - Rekonstruita 20-a jarcento
Posedanto Friduš z Linavy devena
Por publiko alirebla
Plej facila aliro Týn nad Bečvou
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Helfštýn
Retpaĝo: Paĝoj pri la burgo en Esperanto
Portalo pri Ĉeĥio
La burga palaco

La burgon fondis kontraŭleĝe komence de la 14-a jarcento verŝajne inter la jaroj 1306 - 1312 silezia nobelo Friduš z Linavy sur parceloj de drahotuŝa senjorujo. Reĝo Johano de Luksemburgio post punekspedicio en la jaro 1312 forprenis la burgon al Friduŝ kaj donis ĝin al Vok z Kravař. Ješek z Kravař, filo de Vok, juĝdisputis kontraŭ Čeněk el Drahotuše, kiu defendis per tio, ke la burgo estis konstruita sur ilia senjorujo, sed Helfštejn restis al Kravařidoj. La burgon karakterize disvastigis Lacek z Kravař a Helfštejna.

En la ajro 1444 aĉetis la burgon Lacek z Kravař a Helfštejna. Je dudek jaroj pli poste tenis la helštýnan senjorujon Kostkové z Postupic, ekde la jaro 1475 Vilém la 2-a z Pernštejna. Anoj de familio z Pernštejna plu ampleksigis kaj fortikigis la burgon. Ekde la jaro 1554 la varo estis en tenado de senjoroj el Ludanice, en 1580 akiris ĝin Petr Vok z Rožmberka pro edziĝo kun Kateřina z Ludanic. Ankaŭ dum tiuj ĉi tenantoj okazis pliampleksigado, el kiu fariĝis signifa fortikaĵo. Dum Petr Vok estis konstruita reprezentatiga renesanca duala palaco laŭ projekto de itala arkitekto Baldassare Maggi.

En 1593 aĉetis la burgon Hynek Bruntálský z Vrbna, sed al tiu ĉi dinastio la burgo estis post batalo sur Blanka Monto konfiskita kaj ĝi venis en tenadon de kardinalo Francisko el Dietrichstein. Ĝis la jaro 1656 la burgo servis kiel soldata fortikaĵo, post tio la fortikaĵo estis pro ordono nuligita kaj armilaro transveturigita ĝis Olomouc. En la 17-a jarcento la burgo estis neniigita kaj plu ĝi malkreskis. Kiel posedaĵo de familio de Dietrichsteinidoj la burgo restis ĝis komenco de la 20-a jarcento, kiam estis el ĝi ruino.

La ampleksaj ruinoj estas nun iom post iom rekonstruataj, okazas ĉi tie vico de kulturaj agadoj, al la plej konataj apartenas renkotiĝo de artistaj forĝistoj Hefaiston.

Pluaj fotoj redakti