Helicobacter pylori

gram-negativa, mikroaerofila bakterio

Helicobacter pylori, antaŭe konata kiel Campylobacter pylori, estas gram-negativa, mikroaerofila bakterio kutime trovita en la stomako. Ĝi estis identigita en 1982 fare de aŭstraliaj sciencistoj Barry Marshall kaj Robin Warren, kiuj trovis, ke ĝi ĉeestas en persono kun kronika gastrito kaj stomakaj ulceroj, kondiĉoj pri kiuj oni antaŭe ne kredis mikrobian kaŭzon. Ĝi ankaŭ estas ligita al la disvolviĝo de duodena ulceroj, pankreata karcinomo kaj stomaka kancero. Tamen, pli ol 80% de individuoj infektitaj kun la bakterio estas sensimptomaj, kaj ĝi povas ludi gravan rolon en la natura stomako-ekologio.

Pli ol 50% de la monda homa populacio havas la bakterion en iliaj stomakoj. Infekto estas pli ofta en evolulandoj ol en okcidentaj landoj.