Helika ŝtuparo, ankaŭ "helica ŝtuparo" (Krause) kaj "ŝraŭba ŝtuparo" (Revo), estas tipo de ŝtuparo kiu konstruiĝas ĉirkaŭ vertikala fosto aŭ piliero kiu utilas kiel akso por la helico, kiu estas formata de la ŝtupoj. Tiu tipo de ŝtuparo utilas kiam ne estas multe da spaco por normala ŝtuparo, ekzemple ene de turo. Sed ankaŭ estas tre uzata kiel ornama arkitektura elemento.